Esperanto-Magazino N°272

Gasto: Jade kaj Simon.e pri la studsesio kiun ili faciligis en Budapeŝto en decembro 2021

Kun Marion, Leonardo, Jack kaj Valentin.

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO:

  1. Postrigarda Karavano – Kajto 

>> Kio novas? 

2. Ve Tuluzo kaj Provenco – Patric

>> Renkontiĝo

Pri la studsesio “X-Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado” okazinta pasintdecembre en Budapeŝto, kie faciligis Jade (nia nuntempa volontulo en Herzberg) kaj Simon.e (eksa EKC-volontulo).

3. Vagadi Sencele – Jomart kaj Nataŝa

Ni unue aŭdis raporton de Jade kaj Simon.e esperante, kaj poste pridiskutis la temon de la sesio france vivelsende kun Jade.

4. La dizertonto – Ĵak le Puil

>> Agendo

La venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org