PEPINO aŭ pli bona inkluziveco de vidhandikapuloj dum eventoj

Cet article est seulement en espéranto.

En majo 2022, la Itala Asocio de Blindaj Esperantistoj “IABE” lanĉis la Erasmus + projekton Pepino (Plilertigu Edukistojn por Inkluziveco).

La projekto temas pri pli bona inkluziveco de vidhandikapuloj dum eventoj en kaj ekster Esperantujo.

Estas kunlaboro inter kvar asocioj :

– Itala Asocio de Blindaj Esperantistoj (IABE) ;
– Universala Esperanto Asocio (UEA) ;
– Esperanto Kultur Centro EKC (Tuluzo) ;
– Bjalistoka Esperanto-Societo (BES).

Dum la unua ĉeesta renkontiĝo en Tuluzo, kiu okazis en la semajnfino de la 14-15-an de januaro, la partoprenantoj estis el Italio, Francio, Pollando kaj Hungario.

Michael Boris, Sara, Simon.e, Viola, Daniela, Sophie, Sabi, Jade, Mihaŭ (Fotis Francesco)

Ni kune difinis kvin laborcelojn :

– Ĝisdatigi jam ekzistantan flugfolieton por vidantoj, kiu klarigas, kiel helpi kaj inkluzivi vidhandikapulojn; ni tradukos ĝin poste en plurajn lingvojn ;
– Krei broŝuron por event-organizantoj por montri, kiel plibonigi inkluzivecon ;
– Organizi semajnan seminarion alireblan al ĉiuj kadre de la kongreso de la Ligo de Blindaj Esperantistoj (LIBE) en San Benedetto del Tronto (Italio) en Junio; vizitoj, praktikaj taskoj kaj teoriaj klarigoj estos organizataj ĉiutage ;
– Evoluigi la alireblon de la retkursoj ; ĝi plibonas, sed ne sufiĉe, do por la koncernitaj, estas ofte malfacile sekvi retan trejnkurson ;
– Krei retkurson por trejnistoj kaj edukistoj por alirebligi edukistajn aktivaĵojn por vidhandikapuloj.

Dum la unua renkontiĝo, la ne-tuluzanoj (inter ili partoprenis 2 blinduloj) estis gastigitaj de Simon.e kaj riaj kunloĝantoj en Ramonville Saint-Agne, apud Tuluzo.

Foto 2 : Daniela kaj kato kun Simon.e / Daniela kutimas agi kun katoj.

Antaŭe, mi (Sophie) kaj mia koramikino Virginie (trejnisto ĉe blinduloj por helpi ilin uzi teknikajn ilojn), ambaŭ blindaj, venis ĉe Simon.e por doni ideojn por alirebligi la domon kaj adapti ludojn por dimanĉ-vespere. Ni klarigis al la kunloĝantoj, kiel funkcias brajlo, por faciligi la adapton de la lokoj kaj ludoj.

Sabat-matene, ni organizis diskuton por ke la vidantoj povu informiĝi pri vidhandikapo kaj malkovri la malsamajn brajlajn materialojn, kiujn ni uzas (vidi legenditajn fotojn). La homoj povis fari ĝeneralajn aŭ genajn demandojn, kion ni respondis plezure.

Sabat-posttagmeze, ni vizitis la muzeon Saint-Raymond en la centro de Tuluzo, en kiu la homoj povis tuŝi multajn statuojn priskribitajn de niaj vidantaj akompanantoj; estis ege interesa malkovro por ĉiuj.

Foto 4 : Daniela, Viola, tuŝante domo-modelojn en muzeo Saint-Raymond kun Michael-Boris starante malantaŭe.

Poste, ni renkontiĝis kun aliaj membroj de EKC en kafejo L’Escabel, kaj poste en patkuk-restoracio, kies menuon Simon.e sendis al ĉiuj antaŭe per faciligi la elekton.

Foto 6 : Ĉiuj en pat-kukoj restoracio « Pastel et Sarrasin ».

Dum la kvin laborsesioj, la blinduloj uzis brajlan materialojn por preni notojn aŭ legi dokumentojn. Viola kaj Sophie kunportis brajlan komputilon, kiu povas funkcii sola aŭ konektita kun telefono aŭ komputilo. Por preni rapidajn notojn, oni povas uzi tableton kun punktilo; tion lernis Simon.e kaj Jimi antaŭe kun Virginie kaj Sophie por adapti la lokojn kaj la ludojn.

Foto 3 : Maldekstre : Simon.e Kun brajla tableto, sur la kanapo : Viola Kun brajla komputilo, Daniela legante brajlan tekston kaj Sophie Kun alia brajla komputilo.

Dimanĉ-posttagmeze, ni iris al la nova tuluza funikularo, kies kreadon, historion kaj vidojn Michael-Boris detalis al ni.

Foto 5 : Daniela, Lucas, Sara, Viola, Sophie kun belaj ridetoj en funikularo kaj Michael Boris kiu priskribas la eksterajn vidaĵojn.

Dimanĉ-vespere, post la kuna manĝo, ni dividis manĝaĵojn kunportitaj de ĉiuj el malsamaj landoj kaj ludis muzika devenludon.

Dua renkontiĝo okazos en Bjalistoko (Pollando) de la 13-a ĝis la 14-a de Majo. 

Intertempe, la inter-asociaj laborgrupoj kunlaboras rete. 

La projekto finiĝos en septembro 2023 kaj estos prezentita dum la Universala Kongreso en Aŭgusto en Torino (Italio).

Ni, blindaj partoprenantoj, esperas, ke ni finfine sukcesos konsciigi la homoj pri la malfacilaĵoj, kiujn ni renkontas ĉiutage kaj ke la aferoj evoluigos.

Se vi estas interesita por unu aŭ pluraj laborgrupoj, vi povas kontakti Simon.e retmesaĝe:

mariashiggins@outlook.com

SOPHIE

Print Friendly, PDF & Email