Lenka prezentas sin

Dankon al Manu por la foto!

Tiu artikolo estas nur en franca.

Saluton!
Mi estas Lenka, nova EKC-volontulo. Mi havas 23 jarojn kaj venas el Ĉeĥio. Pasintan jaron mi pasigis en Nederlando, kie mi, kiel tiama kontenta TEJO-volontulo, decidis daŭrigi volontuladon – ĉi-jare en Francio kaj Slovakio. Mi volas aktivi en Esperantujo, spertiĝi pri diversaj aferoj, ekkoni novajn homojn kaj partetojn de la mondo.

Mi studis Lingvistikon kaj Baltistikon kaj mi daŭre, same kiel grandega parto de Esperantistoj, ŝatas lerni lingvojn. Nun mi organizas mian kapon tiel, ke estu iom pli da spaco ankaŭ por bela franca lingvo.

En mia libera tempo mi ŝatas manlabori kaj krei diversajn pli kaj malpli utilajn aĵojn, legi kaj tiel akiradi novajn konojn, kaj mi ankaŭ sportemetas – mi serĉas grimpemulojn en Tuluzo kaj ĉirkaŭaĵo!

Ĝis baldaŭ en ne nur Tuluzaj eventoj!

Print Friendly, PDF & Email

3 comments

  1. Bonvenon Lenka 🙂
    ĝuu vian restadon en Tuluzo! Certe la etoso tie plaĉos al vi! Kaj fruktan laboron al vi
    Unu demando: kio estas “Baltistiko”? ĉu estas la studo de la Baltaj landoj?! 😉
    Amike
    Jean-Claude en Bretonio apud la ĉefurbo Rennes.

  2. Saluton Lenka
    Fruktedonan agadon en Tuluzo !
    Ĝis baldaŭ en nia bretona urbo Saint-Brieuc 🤗
    Murielle
    Asocio Armor Esperanto

Leave a Reply

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *