Saluton!
Mi nomiĝas Inés, mi estas el Meksiko kaj ekde la 1-a de februaro mi estas volontulo ĉe Esperanto Kultur Centro en Tuluzo. Mi estas bioteknologia inĝeniero kaj en mia libera tempo, mi ŝatas sportumi, fari jogon, promeni en urbo aŭ en naturo, kuiri, legi romanojn kaj komiksojn kaj aŭskulti multajn specojn de muziko.
Mi elektis fari Civitan Servon ĉe EKC ĉar mi scivolis la esperantan mondon. Mi dankas pro la ŝanco lerni Esperanton, renkontiĝi kaj kunlabori kun homoj el aliaj partoj de la mondo, kaj malkovri la funkciadon de esperanta asocio.
Mi esperas resti en kontakto en postaj artikoloj, radioelsendoj kaj persone dum estontaj eventoj!
Ĝis!