Tagoj kaj ruinoj

22,00

“Tagoj kaj ruinoj, la plej ambicia eldon-projekto de Libroservo de SATeH, realigita danke al kunlaboro de KEA, estas libro monumenta, ne tiom pro siaj ĉe ni maloftaj dimensioj (508 paĝoj en la formato 17×24 cm), kiom pro sia home kaj historie altvalora enhavo.

Temas pri esperantigo far Miguel Fernández de taglibro verkita de la eminenta E-verkisto Jaume Grau Casas, la kompilinto kaj ĉefa tradukinto de Kataluna Antologio, dum lia longa ekzilo en francaj koncentrejoj post la hispana enlanda milito. Abundaj komentoj far fernández mem kaj far la esploristino Marie-Hélène Meléndez, krom konsiderinda nombro da fotoj, bildoj kaj desegnoj, riĉe ilustras la libron.”

2 en stokejo

Kategorio

Priskribo

Jaume Grau Casas.

Trad. Miguel Fernández

SATeH – KEA

508p, 24 cm