Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Renkontiĝo kun asociano: Alain (1)

27/10/2012 Antoine Blogo

Jen venas la unua artikolo de serio aperadonta enĉi tiu blogo. Tiu serio estas titolita “Renkontiĝo kun asociano” kaj konsistos el intervjuoj kun membroj aŭ proksimuloj de nia asocio. Hodiaŭ vi povas legi la unuan parton de la intervjuo de novbakita kaj talenta esperantisto. Ni renkontiĝu kun Alain!

Saluton Alain! ĉu vi povas prezenti vin al la legantoj de la Krokodil’?

Saluton! Mi nomiĝas Alain. Mi estas tridek ses jarojn aĝa. Mi estas franco kaj mi laboras kiel ĝenerala kuracisto en Tuluzo, granda franca urbo… kaj ja mi ŝatas Esperanton!

Ĉu vi memoras kiel kaj kiam vi aŭdis unuafoje pri Esperanto?

Jes, tre bone. Mi malkovris Esperanton je la komenco de la pasinta jaro. Miĉiam ŝatis lingvojn. En kolegio kaj gimnazio mi lernis la anglan, la hispanan, la latinan kaj ankaŭ la antikvan grekan. Tiutempe mi pensis, keĉiuj lingvoj estas malfacile lerneblaj,ĉar plenaj je malregulaĵoj kaj aferoj, kiujn oni nur parkerigu. Tamen mi pensis, ke tiu komplikeco estas tute normala, natura sekvo de multcentjara lingva evolucio. Sed, post kelkaj jaroj, mi spertis aziajn lingvojn, nur porplezure. Unue mi gustumis iom daĉina,ĉar tiam mi praktikis uŝuon, kaj la ekzercadoj okazisĉine. Kvankam la skribo kaj elparolo de tiu lingvo aspektis malsimplegaj, ĝia gramatiko ŝajnis tre logika. Post nelonge, unu el miaj amikoj malkovrigis al mi animaciajn mangaojn. Per tiuj japanaj desegnofilmoj mi enamiĝis al la japana lingvo. Tiel, mi malkovris lingvon, kies gramatiko vere estas simpla kaj logika, multe pli olĉiuj eŭropaj lingvoj, kiujn mi spertis antaŭe. De tiu momento, mi ekkonsciis, ke lingvo ne bezonas esti komplika por esprimi êc komplikajn ideojn. Mi lernis la japanan dum 3 aŭ 4 jaroj. Kaj ju pli mi progresis, des pli mi trovis, ke tiu lingvo ankaŭ havas senutilajn malfacilaĵojn.

Do mi ekrevis pri lingvo, kiu estus tute perfekta, elprenante la plibonaĵojn elĉiu lingvo kaj forlasante aferojn malfacilajn, aŭ senutilajn. Mi pensis, ke tia lingvo eble jam ekzistus, kaj mi enketis interrete, Gugle serĉante “perfekta lingvo”. Pluraj retejoj menciis Esperanton kaj donis ligilojn al kiuj oni povas ĝin lerni. Antaŭ tiu momento, mi neniam audis pri la internacia lingvo.

Oni kutimas simpligi la aferon dirante, ke ekzistas triĉefaj tipoj de esperantistoj: la idealuloj, la vojaĝemuloj kaj la lingvemuloj. Laŭ tio, kion vi klarigis, vi do troviĝas en la lasta kategorio…

Senhezite, lingvemulo mi estas! Komence, nur lingvistika aspekto de Esperanto interesis min. La internaciaj aspektoj, vojaĝoj aŭ monda paco tute ne gravis al mi. Mi nur serĉis la perfektan lingvon. Dum tiu serĉado, kaj antaŭ ol mi malkovris Esperanton, mi provis imagi rimedojn por perfektigi la francan, nur por amuziĝi kompreneble (kiel fonetikan ortografion, konjugan simpligon, ktp). Sed finfine la rezulto sonis tute malbele, kaj lingvaj problemoj daŭre persistis.

Sed unu tagon, mi malkovris Esperanton, kaj mi konstatis tute pretan lingvon, kiu funkcias kaj sonas bele, kaj kies bazaj reguloj enhavasĉion pri kio mi pensis, kaj multe pli ankoraŭ. Do mi nepre lernu ĝin! Mi interesiĝis pri la internacia vidpunkto nur poste, sed mi konfesas, ke mi ne multe vojaĝas pro mia laboro. Kaj mi foje opinias idealulojn utopiaj,ĉar eĉ kun komuna lingvo, homojĉiam eltrovos kialojn por interbatali. Hodiaŭ, kiam oni min demandas kial mi eklernis Esperanton, mi respondas “ĉar Esperanto estas luda lingvo, kaj mi estas tre ludema!”. style=”margin-bottom: 0cm text-align: left”> (al la dua parto)

Print Friendly, PDF & Email
Asociano

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Ankoraŭ 3 tagoj por aliĝi favorpreze al IJS en Hungario!
Sekva afiŝo:Renkontiĝo kun asociano: Alain (2)

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Ĉiuj superherooj Ĉiuj superherooj 12,00€
  • Pour une politique de l'espéranto Pour une politique de l'espéranto 2,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.