Jen la sekvo kaj fino de la intervjuo de Alain, kuracisto, amatora astronomo… kaj esperantisto. Alain lernis la lingvon tute sole per Interreto, kaj sukcesis atingi la C1-nivelon post unu jaro kaj kelkaj monatoj da lernado!
[Legu la unuan parton deĉi tiu intervjuo.]
Kio plej plaĉis al vi en “Lernu!” ? Kiam mi registriĝis, mi preferis la rubrikon “kursoj”.
Tie estas multaj retpaĝoj ebligantaj lerni Esperanton grade kaj iom-post-iome. Mi trovis lecionojn en la franca, ekzercojn kun kreskanta malfacileco. Mi povis sendi miajn respondojn kaj starigi demandojn al korektanto, kiu retpoŝte ĝustigis miajn erarojn kaj faris komentojn. Hodiaŭ mi frekventas pli volonte la forumon, kiam mi havas solvindan demandon. Ĝi ne estas tre aktiva sed miĉiam havis respondon.
Ĉu vi uzis aliajn rimedojn krom tiu retpaĝaro ?
Jes. Miĉefe uzis la Vikian Vortaron. Tiu vortaro estas pli potenta ol tiu de Lernu!. Poste, mi ankaŭ uzis la retan version de la PIV, ekde kiam ĝi estis disponebla. Mi foje konsultis Pomegon por gramatikaj informoj. De tempo al tempo, mi trovis informojn pri gramatika konstruo danke al la Tekstaro de Esperanto Multaj homoj aliĝas al retaj kursoj (kiel “Lernu!” sed ankaŭ “Ikurso” kaj aliaj) sed la plimultego rapide rezignas lerni Esperanton. Kion vi opinias pri tio? Mi ne havas certan klarigon pri tio. Eble al ili mankas motiviĝo aŭ volo. Eble la nombro da parolantoj estas tro malgranda, kaj ili ne trovas homojn por interparoli. Lerni lingvon bezonas multe da tempo, eĉ kun Esperanto. Mi konscias, ke se oni ne havus sufiĉan interesiĝon, oni povus forlasi post nelonge. Bedaŭrinde, hodiaŭ neniu vere bezonas Espertanton…
Kiel vi utiligis Esperanton ĝis nun?
Por mi, Esperanto nur estas mensa ekzerco. Mi ŝatas legiEsperantajntekstojn kaj traduki ilin mense. Inverse, mi ŝatas traduki francajn frazojn Esperanten kaj konstati, ke la Esperanta konstruo estas ofte pli logika. Esperanto ebligis al mi konscii, keĉiuj lingvoj kiujn mi spertis antaŭe, enhavas multajn senutilajn komplikaĵojn, malhelpantajn la spontanean esprimon. Mi konsciis, ke dum interparolado, la ideoj pli valoras ol la frazturnoj, kaj ke fari ortografiajn aŭ gramatikajn erarojn pro la malreguleco de lingvo ne tiom gravas. Fine, Esperanto liberigis min de ia sento de lingva rigideco, kiu ĝenis min nekonscie. Post kiam mi gustumis la flekseblecon kaj precizecon de Esperanto,reveni al mia denaska lingvo, la francaestas frustre. Oni ne povaskrei novajn vortojn, aŭ dirmanierojn laŭvole. Oni ofte devas konsulti la vortaron pro malcerta ortografio aŭ konjugacio. Alie, mi ne klopodas por disvastigi la lingvon, sed danke al Esperanto mi renkontis interesajn homojn, kun revoj nekomunaj. La 9an de junio vi sukcese trapasis skriban ekzamenon, kiu atestas ke vi jam havas la C1-nivelon en Esperanto. Esperantistoj ofte dubas pri la utilo de tiaj ekzamenoj.
Kio motivis vin trapasi ĝin?
Estas vere, trapasi tian ekzamenon estispor mitute senutile. Mi ne vojaĝas, mi ne laboras pri lingvistiko, kaj mi ne parolas pli bone nur dank’ al iu diplomo. Sed mi sâtas Esperanton, ĝian potencon, ĝian simplecon, kaj mi bedaŭras, ke tiu lingvo estas nekonata kaj malestimata de la publiko. Esperanto bezonas pruvi, ke ĝi ne estashobiaaŭstultalingvo, sed male, ke ĝi estas tute vera lingvo ekzakte kiel la naciaj lingvoj. Do ĝi bezonas ekzamenojn, samajn kiel la naciaj lingvoj, agnoskatajn de oficialajinstitucioj. Mi esperas tiamaniere, ke mi iomete partoprenis la pliprestiĝigon deEsperanto. sekva artikolo de la serio Christine, poŝtistino, radio- kaj teatro-amatorino