Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Renkontiĝo kun asociano: Christine

25/10/2012 Antoine Blogo

Jen la dua intervjuo de la serio “Renkontiĝo kun asociano”, kiu prezentas membrojn aŭ proksimulojn de Esperanto-Kultur-Centro. Hodiaŭ ni interparolas kun unu el la plej elstaraj figuroj de nia asocio: Christine, aŭ “Kiki” por la amikoj.

Saluton! ĉu vi povas prezenti vin al la legantoj de la Krokodil’?

Saluton mi nomiĝas Christine, ankaŭ konata kiel Kiki, mi aĝas 52 jarojn, mi estas poŝtistino kaj mi ŝatas lingvojn, legadon, kinon, teatron, muzikon kaj vojaĝojn. Kiam vi ekinteresiĝis pri Esperanto? Mi konis ĝin en 1987 kun Flo [n.r. : la fondinto de la disk-eldonejo Vinilkosmo]

Kaj poste?

En 1994, mi volis ŝanĝi ion en mia vivo, do mi telefonis al Flo sed li diris al mi ke nun la instruisto estas Rikardo. Mi sekvis liajn kursojn, aliĝis al la asocio, ekpartoprenis agadojn kajĉefe, mi lernis ke esperanto ne estas nur lingvo sed ankaŭ movado. Mi komencis partopreni renkontiĝojn kiel IS kaj aliajn, mi renkontis multajn homojn. Dum pluraj jaroj vi vivigis radio-elsendojn pri Esperanto. Rakontu kiel komenciĝis tio! Ha! Radio-elsendoj!

Se mi diras, ke estas Flo la kulpanto,ĉu vi kredos min?

Mi ne plu memoras en kiu jaro mi komencis helpi lin sed mi memoras, ke tio estis en FMR en la centro de la urbo. En 1994, kiam mi “revenis” al Esperanto, Flo bezonis helpanton en alia radio-kanalo, “Canal Sud”. Ni surbendigis la elsendon ankaŭ por FMR kaj Radio Occitania. Poste, Flo decidis foriri de la radio-elsendo kaj mi restis sola kun Rikardo. Antaŭ kelkaj monatoj vi decidis transdoni la radio-elsendon.

Kial?

Radio restas granda kaj plezura afero, sed de kelkaj monatoj mi ne plu amuziĝas do mi preferas halti antaŭ ŝanĝi la memoraĵon de tiuj momentoj. Vi estis ankaŭ aktorino en la Tuluza Teatra Trupo.

Kiel vi interesiĝis pri teatrado en Esperanto?

Teatro estas granda am-rakonto. Mi komencis kiam mi estis infano en la lernejo, poste, mi teatrumis kun amikoj en mia vilaĝo kaj, pli proksime, mi aktoris en la okcitana. Rikardo instruis esperanton en Rangueil kaj mi sciis, ke anstataŭ per klasikaj kursoj, ili lernis per skeĉoj kaj teatro. Unu tagon, mi scivolemis kaj iris por vidi kion kaj kiel ili faris kaj… hazarde mankis iu, do ili petis ke mi aktoru kun ili. Ni ludis kelkajn teatraĵojn kaj kiam la trupo komencis ludi dum renkontiĝoj, ni decidis krei veran trupon nomatan T.T.T. (Tuluza Teatra Trupo).

Kion vi faris per teatrado en Esperanto?

Ni vojaĝis al Hispanio, Germanio, Finlando, Litovio kaj, evidente, en Francio. ĉirkaŭ 2006, multaj el ni ne plu povis venadi, jen pro translokiĝo, jen pro manko de tempo sed mi tiom ŝatis teatrumi, ke mi decidis daŭrigi. Samia akceptis akompani min sed ni ne sciis kion ludi do ni petis de Rikardo ke li verku ion por ni.

Ĉu vi havas novajn projektojn?

Antaŭ 2 jaroj Samia haltis, mi ŝatus daŭrigi kaj Rikardo verkis alian teatraĵon sed ne facilas por mi provludi sola do, momente, mi ne plu aktoras. En majo mi tamen partoprenis la hispanan kongreson, kie mi faris legadon kadre de teatra vespero.

pasinta artikolo de la serio Alain, kuracisto kaj astronomi-amatoro
sekva artikolo de la serio Nicolas, esperanto-instruisto

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Vespero kun Eddy Raats
Sekva afiŝo:Staĝo en la montaroj

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Ĉio fareblas Ĉio fareblas 8,00€
  • Angla-Esperanta-hungara-etvortaro-pri-homa-vivo-kaj-logado Angla-Esperanta-hungara etvortaro pri homa vivo kaj loĝado 2,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.