Ses tuluzaj esperantistoj partoprenis la paroladon de Eddy Raats en Maison de Quartier de Rangueil. Tiu flandra Belgo prezentis la organizon MAS, Monda Asembleo Tutmonda, siajn 3 verkaĵojn kaj la belgajn kompromisojn helpe de komputilajn bildojn.
MAS, kreita en 2005, celas retkomunikadon tra la tuta mondo kaj agas por socio sen ekspluatado.
MAS iĝis fak-asocio de UEA kaj eldonas librojn.Vilhelmo Lutermano kiu redaktas tradukojn de “Le Monde Diplomatique” kaj Eddy Raats okupiĝas pri la eldonoj. Eddy Raats verkis siajn travivaĵojn de etulo, en “La Longa vojaĝo”, kaj de junulo en “Post la pluvo, pluvego”. Li rakontas siajn spertojn de montogrimpisto en la libro “Pasio, defio, amikeco”.
Nun li preparas sian kvaran verkon, pli simplan kaj mallongan,ĉar svarmasĉiam la eternaj lernantoj de Esperanto. Dua parto de la vespero koncernis Belgion.Tiu lando alfrontas tri problemojn : religio, lingvo, divido de la prospero (pli bona en Flandrio ol en Valonio). *
La solvoj estasĉiam kompromisoj.Li donis kelkajn ekzemplojn : Pri religio: en la 17a jarcento, en Antverpeno (Anvers), la katolikoj rifuzis pentraĵon de Rubens pri Sankto Kristoforo kaj fine akceptis alian pentraĵon, la dekrucigon de Kristo por eniri la Katedralon. Alia ekzemplo estis la “abdiko” de la reĝo Leopold III, en 1950, kaj la surtroniĝo de lia filo.
Pri la du lingvoj flandra kaj valona (tria oficiala lingvo estas la germana de post la unua mondmilito): li rakontis pri la klopodoj trovi skribitan komunan nomon por laĉefurbo (Bruxelles/Brussel). Alia kompromiso okazas en lernejoj, de kiam lingva minoritato deziras klasojn, oni kreas ilin, eĉ se tio kostas monon duobligante la instruistojn…
Li ankaŭparolis pri mankoj de respekto al la flandra lingvo de francparolantoj (la reĝa familio, ĵurnalistoj) kaj bedaŭris ke valonaj senlaboruloj rifuzas iri Flandrion, kie estas multaj laborpostenoj pro nevolo lerni la flandran.
En tiu longa kaj interesa vespero, laĉeestintoj eksciis multe pri MAS kaj Belgio.
VERKIS Jacques Caubel