Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Robert prezentas sin

03/10/2016 Antoine Blogo

Saluton alĉiuj! Mia nomo estas Robert kaj mi havas 24 jarojn. Mi venas de Galway, urbo en la okcidento de Irlando.

En universitato, mi studis ekonomikon kaj politikon en Dublino. Mi havas grandan intereson en tiuj temoj kajĉiam legas librojn pri ili.

Fakte, mi amas legi kaj estas vere legemulo (mi legas 70 librojn jare). Mi ankaŭ ŝatas skribi,ĉefe blogerojn. Mi havas du blogojn, unu anglalingve (Whistling In The Wind) kaj la alian esperantelingve (Teo kaj Libroj).

Mi tre ŝatas diskuti pri mondaj aferoj. Mia anglalingva blogo gajnis pli ol unu milionon da vidoj kaj mi komencas skribi por esperantaj gazetoj.

Mi ankaŭ kreis kelkajn esperantajn filmetojn por montri Esperantujon al la mondo. Mi komencis lerni Esperanton en 2014. Miaj amikoj ne komprenis kial mi volas lerni iun lingvon krom la angla! En la lando de blinduloj, la unuokululo estas reĝo, kaj en angleparolantaj landoj la dulingvano estas reĝo. Bonŝance, la angla estas mia denaska lingvo, sed ne estas juste se mi igusĉiujn paroli mian lingvon kaj ne parolus unu vorton de ilia lingvo. Tial mi ŝatas la neŭtralecon de Esperanto. Mi ankaŭ estas mallingvemulo kaj malsukcesis lerni aliajn lingvojn (male al aliaj esperantistoj, Esperanto kaj mia denaska lingvo estas miaj solaj lingvoj).

Mi eĉ estas Irlandano kiu ne parolas Irlande! La neregulaĵoj kaj komplikaĵoj vere ĝenas min do mi preferas pli simplan kaj logikan lingvon. La laborsituacio en Irlando malbonas kaj vivo en malgranda insulo tedas, do mi volas vojaĝi kaj vidi aliajn landojn, kulturojn kaj lingvojn. Mi tre ŝatas Esperantujon, kaj la lingvon kaj la homojn. Tial mi venis al Francio, por esperantumi, vidi alian landon (kie ne pluvas tiel ofte kiel en Irlando) kaj lerni la francan (kiun mi studis en lernejo sed mi ricevis grandan ŝokon kiam mi eltrovis ke francoj ne parolas kun la irlanda akĉento en kiu mi lernis). Ekde mia alveno, Francio aspektas tre bela. Mi laboris unu jaronĉe E@I en Slovakio.

Mi loĝis en malgranda kaj trankvila urbo, la malo de Tuluzo! Mi tute vivis esperante, niĉiuj parolis esperante en la oficejo kaj ankaŭ hejmeĉar ni volontuloj loĝis kune. Fakte, mi uzis esperanton tiom multe ke mi ne lernis la slovakanĉar mi ne bezonis ĝin!

Mia nivelo de Esperanto multe pliboniĝis kaj mi trapasis la KER-ekzamenon dum UK je la C1 nivelo. Mi partoprenis multajn renkontiĝojn, kiel SES, JES, IJK, UK, IJS ktp. Esperantajn gazetojn kaj librojn mi tre ŝatas legi kaj aŭskulti muzikon. Mi tre antaŭĝojas mian aventuron en Francio kaj esperas ke mi lernos kaj amuziĝos multe!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:La eksplodo de la fabriko AZF
Sekva afiŝo:Prochains projets régionaux

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Sen elizi' Sen elizi' 16,00€
  • Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2005. Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2005.

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.