Jaŭdon la 29-an de Marto en ENSEEIHT de Tuluzo dudekkelke da tuluzanoj (preskaŭĉiuj esperantistoj) aŭskultis kun plezuro la prelegon pri Rumanio de Rodica Todor, prezidantino de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio). Brile tradukis ĝin Daniel Maynau.
La preleganto prezentis al ni “sian Rumanion” kiel ŝi diris, iom malsaman de tiu diskonigita de ŝablonoj sufiĉe disvastigitaj. Ŝi traktis multajn temojn : geografion, politikon, ekonomion, historion…
Ni konatiĝis kun la diverseco de tiu lando, kiu ŝajnas situantaĉe la orienta ekstremo de Eŭropo dum ĝi estas fakte mezdistance inter Atlantiko kaj Urala montaro, t.e en la centro mem de nia kontinento, kiel ŝi atentigis nin.
La diverseco estas videbla ne nur en la pejzaĝoj, la klimato sed ankaŭ en la kutimoj de la loĝantaro (kunekzistado pacema de pluraj naciecoj kaj religioj naskita de multmova historio).
Poste ni ĝuis virtualan rondiron kaj la multaj fotoj ebligis al ni admiri la ĉefajn urbojn de la tuta lando kun iliaj preĝejoj kaj aliaj belaj monumentoj.
Fine de sia parolado, Rodica respondis tre afable al la demandoj metitaj de la aŭskultantaro kaj invitis nin viziti ŝian landon.