Jen aprilo, ekaperas printempaj floroj…
Post du semajnoj aperos la plej rara, pirenea floro, la Krokodila Renkontiĝo, jam dudek personoj aliĝis, ankoraŭ eblos partopreni, por ĝui aŭ eĉ nur flari ĝin.
Sed hastu, kiel eble plej frue aliĝu rete (http://krokodila2012.wordpress.com En junio, aperos hungara floro, nia nova volontulino Szofia, kiu, pro jama volontulado en Bjalistoko, ne povos liberiĝi antaŭ tiu monato. Ŝi tamen restos unu plian semajnon en julio.
Iom poste floros la tutmonda skriba KER-ekzameno, la 9an de junio, plurpetala kaj vitaminplena, laŭplaĉe B1, B2, C1.
Sed tiuj menciindaj floroj ne forgesigu kaj malkreskigu niajn kutimajn kajĉiam vizitindajn rendevuojn, manĝo-klaĉojn, staĝojn, diskutvesperojn…
Akvumu vian lingvon per interesaj diskutoj kaj riĉaj renkontoj. Kaj ne forgesu ke sen bonvolemaj ĝardenistoj, sen minimuma (kun)laboro, floroj malbone kreskas…, helpu nin deĵoriĉe budoj, diskonigi kursojn kaj atelierojn, riĉigi aranĝojn …
Tio verdigas la manon kaj varmigas la koron.
MARION