Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Somera Esperanto Studado

21/08/2020 Leila Blogo

Ines kaj mi partoprenis SES (Somera Esperanto-Studado) kiu okazis unuafoje rete de la 18a gxis la 25a de Julio. Somera Esperanto-Studado, estas evento kiu okazis ĉiujare kutime en Slovakio ekde 2007. La evento estis planita ĉijare en Ĉekio sed pro la pandemio ĝi okazis rete.

SES estas organizana de E@I (Edukado cxe interreto) kiu estas asocio en Slovakio. E@I zorgas ankaux pri pluraj projektoj precipe perrete ekzemple Lernu.net ; retejo por lerni Esperanton, aŭ komputeko kiu estas retejo pri la vortoj pri komputilado en multaj lingvoj.

SES daŭris 9 tagojn, sed la kursoj okazis dum la semajnofino krom unufoje merkredo por fari punkteton meze de la semajno. La kursoj estis dividitaj en pluraj niveloj. Ekster la kursoj ĉiutage estis eventetoj, precipe vespere aux posttagmeze. Ekzemple, ni povis partopreni prelegojn, koncertojn, ludojn, atelierojn. Estis ankaŭ retaj lokoj por libere babili kun aliaj homoj kiuj estis malfermitaj la tutan tagon.

En nia kurso, ni estis pli malpli 12 kaj nia instruisto estis Sabi el Hungario. En la kurso kaj ekster ĝi, mi renkontis homojn kaj ni multe parolis. En nia grupo ni faris multajn parolajn aktivadojn sed ni ankaŭ laboris pri gramatikaj aspektoj. Persone mi multe lernis kaj estis tre interesa ! Ines kaj mi prezentis la volontulado en EKC dum kelkaj minutoj. Laŭ mi estis tre bela sperto”

Print Friendly, PDF & Email
eventoj

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Mia volontulado en Roterdamo
Sekva afiŝo:Leila kaj Ines en la IJK 2020

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Bonvenon en nia mondo Bonvenon en nia mondo 13,00€
  • Granda pando vizitis mian hejmon Granda pando vizitis mian hejmon 2,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.