Sperto de juna anglo, de Tuluzo al Notinghamo
Poste mi komencis ĉeestadi aliajn okazaĵojn de la asocio, ekzemple la lingvan kafejon ĉe Café Jo de Bruges kaj la radi-elsendojn, kaj tiel mi ekkonis multajn lokajn esperantistojn kaj tre amuziĝis. En Majo mi ĉeestis la pli grandan Krokodilan Renkontiĝon en Arrout, kio tre plaĉis al mi. ŭ Foto: Guy dum la Krokodila Renkontigho Laŭ mia sperto tiu loka asocio donas bonegan oftan okazon vere uzi kaj profiti la lingvon. ĉar mi estas nefranco miĉiam havis bonan kialon paroli en Esperanto, kaj kvankam komence mia parola kapablo de la franca superis tiun de Esperanto, post mallonge ekestis male, kaj mi ĉiam aprezas la lingvan egalecon de uzi Esperanton. Kompreneble por la francoj ne estas vera kialo paroli esperante kun nur francoj krom por ekzerci, sed estisĉiam pluraj eksterlandoj kiujĉeestis la diversajn okazaĵojn. La EKC multe helpis min vere aktiviĝi pri Esperanto, kaj post mia foriro de Tuluzo mi vojaĝis al la Internacia Jululara Kongreso en Hungario kaj la Internacia Seminario en Germanio. Reveninte hejmen mi trovis Esperanto-grupon en mia universitata urbo Notinghamo, kaj klopodas transformi ĝin al vera societo kun laŭebla plej sama etoso kiel la EKC. Kvankam la grupo estis malgrandega kaj apenaŭ ekzistis je mia alveno, kaj Esperanto estas malpli populara en Britio ol en Francio, ni sukcesis logi novajn membrojn kaj la societo malrapide kreskas. Mi eĉ aŭdis malrekomendojn de britaj esperantistoj pri venigi priesperantajn interesatojn al lokaj grupojĉar kutime la etoso estas tre enuiga kaj malloga kun nur maljunuloj, sed mi ja scias ke ne devas esti tiel!