Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Staĝo en Arrout

06/11/2019 Anne Blogo

La semajnfino de la 12-a de oktobro, ni iris kun pluraj esperantistoj en la pirenea vilaĝeto de Arrout. Sabate matene, post la kafopaŭzo kaj la babilado (en Esperanto evidente), ni komencis la kursojn. Tri kursoj estis proponitaj: unu por la infanoj, unu por lkomencintoj, kaj por progresantoj. Marion, Christophe kaj Niko estis niaj instruistoj. La “lernantoj” venis el diversaj horizontoj: estis esperantistoj de Tuluzo, de Arieĝo sed ankaŭ esperantistoj de Bilbao!

Post la tagmanĝo, ni faris digestan promenadon ludante duope : ĉiu duopo devis trovi vortojn rilate al la promenado, uzante precizaj afiksoj. Por ke la konkurso estu ekilibra, oni miksis la lingvnivelojn kaj devenojn. Oni profitis de la promenado por admiri la pejzaĝon.

Poste, la kursoj rekomencis, sekvis vespermanĝon, kaj sociluda vespero. Michael Boris sukcese gvidis plurajn ludpartojn de homlupo.

La dimanĉo, iuj daŭrigis kursojn kaj aliaj sekvis atelieron de Michael Boris pri decidfarado. Ni fine manĝis, sekvis la lastajn kursojn antaŭ ol ĉiuj pakis, kaj nia semajnfino milde finis.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-magazino N°197
Sekva afiŝo:Esperanto-magazino N°198

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Vortkonsisto vortfarado vortanalizo vortordo Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo 4,00€
  • Kvaronlando Kvaronlando 16,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.