Stefan Zweig naskiĝis en 1881 en Vieno, en la tiama Aŭstra-Hungara Imperio. Li famiĝis kiel plej brila verkisto en la germana lingvo en la unua duono de la dudeka jarcento. Akirinte sian diplomon pri maturiĝo li multe vojaĝis tra Eŭropo kaj ankaŭ al Barato kaj Nordameriko. Li doktoriĝis pri filozofio en 1904. Tiun epokon li nomis siaj « Wanderjahre », siaj migrojaroj. Li tiam renkontiĝis kun multaj eminentuloj, precipe verkistoj, artistoj, eldonistoj en la intelektula medio en diversaj landoj, inter kiuj la belga poeto Émile Verhaeren, la franca verkisto Romain Rolland, la ruso Maksim Gorkij, la kataluna pentristo Salavador Dalí, la sennacia irlanda verkisto James Joyce.
Kiam eksplodis la Unua Mondmilito, post mallonga subteno de la germanaj potencoj (Germanio kaj Aŭstrio), li rapide aliĝis al la pacismaj pozicioj de sia amiko Romain Rolland kun kiu li abunde korespondis dum jardekoj. De tiam ĝis la Dua Mondmilito li advokatis por supernacia humanismo. Iasence li staras kun Romain Rolland kiel antaŭpensinto de la ideo de Eŭropa unuiĝo almenaŭ en la kultura kampo.
Zweig frue verkis poezion. Lia unua poeziolibro « Silberne Saiten » (Arĝentaj kordoj) aperis en 1900. Admiranto de personoj kiujn li konsideris granduloj, li verkis multajn biografiojn: Balzac, Dickens, Dostojevskij, Verlaine, Romain Rolland, Émile Verhaeren, Freud, Marie-Antoinette, Mary Stuart, Casanova, Stendhal, Tolstoj, Magelano, Erasmo, Montaigne, ktp. Tra tiuj biografioj, Zweig malkaŝis iom pri si mem, elektinte famulojn en kies trajtoj li rekonis sin mem, emfazinde kiam temas pri Erasmo, kiu, same kiel li mem, en tre malpaca tempo elektis ne engaĝiĝi, sed resti homo ekster la batalo.
Zweig fariĝis sukcesa aŭtoro kun siaj noveloj, ĝenro en kiu li montriĝis aparte talenta. Cetere li verkis nur tri romanojn el kiuj nur unu aperis dumvive, la du aliaj postmorte. La unua novelo kiu famigis lin estas « Amok » aperinta en 1920. Li verkis plurdekojn da ili, kiuj tre sukcese vendiĝis en germanparolantaj landoj kaj estis tradukitaj al multaj lingvoj. Kelkaj el ili estis adaptitaj al kino, kaj eĉ iuj el ili plurfoje.
Krom biografiojn kaj novelojn Zweig verkis kelkajn teatraĵojn kiuj esti sukcese surscenigitaj, unu libreton por opero: Die schweigsame Frau (la silentema virino) por Richard Strauss. Li abunde korespondis kun diversaj eminentuloj (Romain Rolland, Freud, Verhaeren, Schnitzler, Richard Strauss, ka.) el kiuj kelkaj estis publikigitaj. Li ankaŭ subskribis antaŭparolojn por eldonaĵoj kaj artikolojn por diversaj revuoj. Li ankaŭ tradukis el la franca (Verlaine, Rimbaud, Baudelaire, Verhaeren), la angla (John Keats) kaj la itala (Pirandello) al la germana.
Zweig naskiĝis en familio kun juda origino kaj kvankam li preskaŭ neniam menciis sian apartenon al juda popolo, li ekestis persekutata de la nazioj ek de 1933. Liaj libroj estis bruligitaj. Nazioj malpermesis eldonon de ili. Zweig tiam perdis aliron al granda parto de sia legantaro. Kaj rapide post la ekrego de Nazioj en Germana Regno, eksentiĝis fortaj minacoj en Aŭstrio. Zweig ekziliĝis al Anglio en 1934 kaj tie petis la britan naciecon kiun li fine ricevis nur en 1940. Post la anekso de Aŭstrio far la Nazia Regno en 1938, Zweig fariĝis sennaciulo : aŭstra nacieco ne plu ekzistis kaj germanan li ne ricevis. En Anglio li estis konsiderita kiel « malamika fremdulo » (« Enemy Alien »). En la 30aj jaroj li jam estis vojaĝinte plurfoje por prelegvojaĝoj al Usono kaj Sudameriko kie li estis varme akceptita. Sekve li decidis definitive forlasi Anglion en kiu li ne sentis sin bonvena kaj entute Eŭropon pri kiu li diris en sia adiaŭa letero : « mia spirita hejmo Eŭropo detruis sin ».
Zweig mallonge loĝis en Novjorko kiel li estis malbonvenigata pro sia germaneco. Vojaĝinte al Sudameriko kie li estis varme akceptata, li elektis ekloĝi en Petrópolis urbeto norde de Rio en Brazilo, la deĵorurbo de Petro la iama imperiestro de Brazilo. Tie li verkis du rimarkindajn librojn, siajn spiritajn testamentojn: « Die Welt von Gestern » (La mondo de hieraŭ, memoraĵoj de iu Eŭropano), kvazaŭ aŭtobiografio, en kiu li nostalgie priskribas la mondon en kiu li vivis kaj « Schachnovelle » (Ŝaknovelo) en kiu li enscenigas la kunfrontadon de brutala stulteco kun fajna delikateco, bildigo de la kunfrontiĝo de faŝismaj diktatorecoj kun humanisma kulturo. Ambaŭ estis eldonitaj post lia morto.
En 1942, eksciinte ke Britio estis venkita en Singapuro, dum la Nazia Regno jam konkeris preskaŭ tutan Eŭropon, malesperante pri la estonto de la mondo, li memmortigis sin, zorge ordiginte siajn aferojn, sendinte sian lastan manuskripton al sia sveda eldonisto, kaj postlasante adiaŭan leteron en kiu li dankas Brazilon pro ties gastamo, kaj esprimas sian malkuraĝiĝon, salutante siajn amikojn kaj dezirante al ili « vidi la tagiĝon post la longa nokto » ( Mögen sie die Morgenröte noch sehen nach der langen Nacht! ). Tiuj vortoj vor der Morgenröte (antaŭ la tagiĝo) estas la titolo de la filmo de Maria Schrader kiu rakontas la lastajn vivjarojn de Zweig en Ameriko, titolita « Stefan Zweig, Adiaŭ al Eŭropo » en aliaj lingvoj.