Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Subita forpaso de nia Kiki

02/04/2021 marion Blogo

Hieraŭ, la 1an de Aprilo, trafis nin aĉa ŝerco, terura novaĵo: forpasis Kiki, matene, neatendite, ŝoke. Post nekropsio, ni eksciis ke temis pri infarkto.

La plej novaj tuluzanoj eble ne havis la ŝanĉon renkonti ŝin. Christine, aŭ Kiki, kiel ni kutimis nomi ŝin, malpli esperantumis la lastajn jarojn sed restis fidela membro de nia asocio.

Ŝi estis dum pluraj jaroj estrarano, sekretario de EKC , sed ankaŭ la voĉo de Esperanto-magazino, aktorino de la Teatro-Tuluzo-Trupo, prezentanto de pluraj Zam-festoj, elstara klaĉanto de manĝoklaĉoj, gastiganto de esperantistoj… Unu el ŝiaj lastaj projektoj en 2018 estis registri voĉon por la nova Metodo 11. Ŝi estis libera, ĝoja kaj amikema homo, simple amiko por multaj el ni.

Komunikaĵo de Flo, de Vinilkosmo

En 2012, ni intervjuis ŝin por nia blogo, ŝi rakontis iom pri Esperanto, sia agado, siaj ŝatoj, pri radio kaj teatro…

Renkontiĝo kun asociano: Christine

Ni preparas specialan radio-elsendon omaĝe al ŝi, por la fino de la monato, kontaktu nin se vi volas kontribui.

Jen kelkaj fotoj memore al ŝi… sendu al ni aliajn belajn fotojn por ke ŝia rideto restu longe en niaj koroj!

MARION

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°235 : Pri Lingvoj
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°236

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La Edziĝo de Figaro part. 1 La Edziĝo de Figaro part. 1 3,00€
  • Lupo Alberto Lupo Alberto 7,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.