En tri sesioj en decembro 2022 en Bjalistoko (Pollando), en marto kaj aprilo 2023 respektive en Tuluzo kaj en Nová Dubnica (Slovakio), disvolviĝis la projekto ViPE – Vikioj Por Eŭropo, projekto Erasmus+ subtenata de la Eŭropa Komisiono, kaj starigita de kvar partneroj: VMEO (Wikimedia-Esperanto), E@I (Slovakio), BES (Bjalistoka Esperanto Societo) kaj EKC (Tuluzo).
En ĉiu sesio partoprenis ĝis 20 trejnitoj, el kiuj kelkaj ĉeestis ĉiujn tri. La temo de la laborsesioj estis ĉirkaŭ «Vikioj» en Esperanto, nome Vikipedio, kaj rilataj Vikimediaj projektoj (Komunejo, Vikifontaro). La laborsesiojn gvidis KuboF Hromoslav (Michal Matúšov), kun helpo de MoBo (Michael Boris Mandirola) en Tuluzo kaj de Václav Zouzalík en Nová Dubnica.
1-a sesio: Bjalistoko, decembro 2022
La unua laborsesio en la sidejo de BES en Bjalistoko temis pri baza redaktado de Vikipedio kaj ekuzo de la tradukiloj alireblaj ene de Vikipedio, kiuj helpas por krei artikolojn tradukante artikolon el alia lingvo.
Dum la sesio en Bjalistoko, 18 kontribuantoj redaktis sume 151 artikolojn, en kiuj ili faris serion da korektoj, uzante serĉilojn por trovi ofte faritajn erarojn.
La partoprenatoj trejniĝis por ekuzi la tradukinterfacon provizitan de Vikipedio, kiu helpas por traduki artikolojn el alilingva Vikipedio.
2-a sesio: Tuluzo, marto 2023
En la dua sesio okazinta en la Domo de la Civitaneco (Maison de la Citoyenneté, Place Diebold) kaj enkadre de SEMEO, la temoj estis alŝutado de dosieroj, precipe bildoj, por riĉigi la enhavon de Vikimediaj projektoj, kaj citado de fontoj, por kreskigi la fidindecon de la projektoj.
La partoprenantoj de la ViPE programo povis ĝui programerojn de SEMEO, nome la prelegon de Javier Alcalde en Casal Catalá (la Kataluna Hejmo), kaj la koncerton de Klarisa en la okcitana restoracio la Topina.
Unua temo estis citi fontojn, aldoni referencojn kun praktika ekzercado aldoni referencojn al artikoloj kie ili mankas. La celo estas igi la Vikimediajn projektojn pli fidindaj similaj al sciencaj publikigaĵoj. Poste la partoprenantoj trejniĝis alŝuti bildojn kaj enmeti ilin en artikolojn, por riĉigi la entenon de la Vikimediaj artikoloj kaj aldoni informojn kiujn bildo pli bone provizas ol vortoj.
3-a sesio: Nova Dubnica, aprilo 2023
En la tria sesio, kiun gastigis E@I en sia sidejo, la temo estis kontribuado al Vikifontaro. Unue estis ekkono pri kio estas Vikifontaro, kaj kio ĝi ne estas: Vikifontaro estas kolekto de liberaj fontoj kiaj ekzemple la gazetarkomunikoj de UEA aŭ malnovaj verkoj kies aŭtoro forpasis antaŭ pli ol sepdek jaroj. Vikifontaro ne estas loko por publikigi originalajn verkojn: por tio rolas Vikilibroj. En la unua tago la trejnitoj lernis alŝuti gazetarajn komunikojn de UEA kaj ja alŝutis grandan parton de la komunikoj el la jaro 2022.
En la sekva tago la tasko estis krei rete legeblan libron el skanita malnova libro. La prilaborita verko estis «Kredu min, Sinjorino!» de Cezaro Rossetti, 1950, kiu de skanita dokumento fariĝis rete legebla kun 260 prilaboritaj paĝoj kies nur parto jam estas provlegita. Ĉiu el la dekdu trejnitoj havis taskon prilabori po dekon da paĝoj, sed la grupo estis tiom entuziasma – kaj precipe gratulinda diligenta Feifi – ke la tuta libro estis jam prilaborita en la sama tagnokto!
Sukcesa programo
Vikimediaj projektoj povas esti tre utilaj por la antaŭenpaŝado de Esperanto, konstruante pli firman kulturan bazon, por libera diskonigo de scioj. La programo ViPE ebligis al dudeko da homoj trejniĝi por pli bone regi iujn funkciojn de tiuj projektoj kaj tiel povi pli utile kaj pli efike kontribui al tiu daŭre konstruata projektaro. Dank’al la projekto kadre de Erasmus+ kaj al la subteno de la Eŭropa Komisiono, la trejnitoj kaj la trejnistoj el diversaj landoj (Pollando, Slovakio, Ĉeĥio, Hungario, Rusio, Germanio, Nederlando, Italio, Francio, Hispanio, …) povis alvojaĝi al la tri urboj kie okazis la laborsesioj. Estos ege oportune ke similaj programoj realiĝos en la venontaj jaroj.