Esperanto-Magazino N°322

Novaĵoj de la Esperanto-mondo, intervjuoj kun amikaj asocioj kaj nia agendo.

Invititoj: Helene de l’AGART, Cyril de Toulouse Japon et Théo de la Maison de la Guinée, kiuj ankaŭ partoprenos en la Lingvoforumo, la 28-an de majo, kaj parolis pri siaj asocioj.

Kun: Marion, Lenka, Sarah


Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.

Pli da informoj pri la elsendo

PROGRAMO:

01 – Jacques Yvart – Birdo sur drato (Invito por vojaĝo)

>> Kio novas

  • Vojaĝkonkurso de TEJO
  • Du versioj de nova tradukita libro – Malgranda frato en tradicia Esperanto kaj Malgranda sibo kun sekse-neŭtralaj lingvaĵoj. Detaloj en artikolo de Libera Folio.
  • Nova numero de la Mondo de Esperanto. Por senpage elŝuti PDF-version iru al esperanto-france.org

02 Vojaĝo – Okcitana tarantelo (Intergalaksia)

>> Renkontiĝo/Intervjuo

Intervjuo kun Théo de La maison de la Guinée 31 (FR)

03 – Kaj Tiel Plu – Okcitana skotiŝo (Plaĉas al mi)

Intervjuo kun Cyril de la asocio Toulouse Japon (FR)

04 – Kajto – Infaninvado (Procesio multkolora)

Intervjuo kun Helene de l’AGART (FR)

05 – Kaŝi – Rivero Odro (Rememorante)

>> Agendo

Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.

03 – Martin kaj la talpoj – Silvestro

Print Friendly, PDF & Email