Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Vizito de Ekovilaĝo de Sainte Camelle

01/06/2023 Lenka Blogo

La 27-an de majo ekovilaĝanoj de Sainte-Camelle akceptis samideanojn el Tuluzo kaj el diversaj lokoj en Arieĝo.

Ili montris al ni kiel funkcias la ekovilaĝo, do ni promenis tra arbaro, herbejoj kaj domaro. Ni vidis privatajn hejmojn, lignajn konstruaĵojn por akcepti gastojn, komunajn kuirejojn kaj manĝejojn, kunvenejojn kaj ĉion necesan por akcepti ĝis milon da gastoj.

Loĝantoj de la ekovilaĝo partoprenas en diversaj iniciatoj, kiuj inkluzivas konstruadon, ekologiajn projektojn kaj homan disvolviĝon ĉirkaŭ pozitivaj valoroj kiaj inkluzivo.

Poste ni komune manĝis en la trinkejo La Luciole situanta en la koro de la ekovilaĝo. Sekvis interkonatiĝo kaj vigla interŝanĝo pri ĉies projektoj kaj estonta kunlaborado. Sesopo da ekovilaĝanoj eklernas Esperanton kaj strebas sufiĉe bone regi la lingvon por povi interkomuniki kun alilingvaj samideanoj. Por tion atingi ili petegas subtenon de pli spertaj Esperanto-parolantoj, inter kiuj troviĝas Jorgos, la Marodanoj kaj Tuluzanoj.

En la ekovilaĝo estas planita okazigo de grava internacia renkontiĝo en jaro 2025a ĉirkaŭ ekologiaj temoj kiaj permakulturo kaj klimatŝanĝiĝo. La projekto estas prezentota en la UK en Torino, inter alie dum la asocia foiro, klopodante logi diversajn asociojn kaj organizaĵojn, kiuj estas ligitaj al la ĉeftemoj.

Sekve MoBo gvidis trejnadon pri tio, kiel lerte prezenti Esperanton al publiko en aranĝoj kiel la Lingvoforumo okazonta sekvan tagon en Tuluzo. Post prezento de la atentindaj konceptoj, la partoprenantoj praktike ekzercis rolante sinsekve varbotojn kaj varbistojn.

Jen enhavriĉa tago, kiun iuj partopenis alveturinte parte trajne (de Tuluzo al Pamiers) parte bicikle (de Pamiers al Sainte-Camelle).

Vizitu retejon de la ekovilaĝo.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:ViPE – Vikioj Por Eŭropo
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°323

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Panĝaba sufia saĝo Panĝaba sufia saĝo 4,00€
  • El Togolanda saĝosako El Togolanda saĝosako 7,50€ Original price was: 7,50€.5,00€Current price is: 5,00€.

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.