Esperanto-Magazino N°323

Novaĵoj de la Esperanto-mondo, intervjuoj kun Estèl LLansana de Casal Catala pri ĉi-dimanĉa evento, renkontiĝo pri Sardano, kun Dylan pri lia laboro, legado de du mikronoveloj kaj nia agendo.

Invitito: Estèl

Kun: Marion, Lenka, Sarah, Dylan


Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.

Pli da informoj pri la elsendo

PROGRAMO:

01 – MÔRICE BENIN – Maristoj de l’ Ter (IN’spir)

>> Kio novas

02 – KAJ TIEL PLU – Pluf Pluf Tizen  (Surplacen venu vi)

>> Renkontiĝo/Intervjuo

Intervjuo kun Estel de Casal Catala de Tuluzo ĉefe pri granda renkontiĝo, kiun ili organizas en tuluza placo ĉi-dimanĉon por festi la sardanon, tradician katalunan dancon. (FR)

Ankaŭ kantos tie tiam Marta Shanti, kataluna kantistino.

03 – MARTA SHANTI · NIT DE GUERRA (Videoclip oficial)

Intervjuo kun Dylan pri lia projekto kaj ĝisnuna progreso de kreado de tiparo por Esperanto (FR)

04 – PAFKLIK Facilas (Fek’ al Esperanto)

>> Legado

Ne ekzistas verdaj steloj, Liven Dek

  • Dioj
  • Mi ne plu…

05 – Bill Bailey – Jazesperanto

>> Agendo

Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.

06 – IDC Li revenas (La Granda Aventuro)

Print Friendly, PDF & Email