KEKSO-kursoj

Konstanze

1- Prezentu vin: via fono, via fono kiel instruisto, ktp.

K: Bonan matenon! Mia nomo estas Konstanze. Esperanton mi lernis antaŭ pli ol 8 jaroj. Mia fono estas akademia: mi bakalaŭriĝis pri Orientaziaj Studoj kaj magistriĝis pri Mondaj Studoj. Nuntempe mi pretiĝas por doktoriĝo. Rilate al la instruado de Esperanto, mi (ankoraŭ) ne estas profesiulo: tra la jaroj, mi nur fojfoje helpis dum ĉeestaj lernokursoj kaj instruis Esperanton al unuopuloj ĉe retaj platformoj pri lingvolernado.

2- Kiel vi organizas viajn lecionojn laŭ la niveloj? Kiel vi adaptiĝas?

K: Miaj spertoj ĝis nun ne celis al profesia instruado, sed al helpado kaj akompanado de la studentoj dum ilia lernoprocezo, kiu estas por ĉiu lernanto tute aparta. Antaŭ la klaso, mi klopodas kolekti bazajn informojn pri la nivelo (laŭ memtakso), daŭro kaj intenseco de la lingvolernado ĝis nun. Ankaŭ gravas demandi pri mallongdaŭraj kaj longdaŭraj celoj kaj preferataj lernomaterialoj (noveloj, gazetoj, muziko, dialogoj, gramatikaj ekzercoj…) kaj informi la studentojn pri la instrumetodo. Krom en ekceptaj kazoj, mi ĉiam elektas instrui per rekta metodo, do mi tradukas al naciaj lingvoj nur nekutimajn vortojn aŭ esprimojn.

Dum la unua klaso, mi rapide testas la limojn de la studento en ĉiu kompetenco: mi rapidigas la paroladon, starigas pli malfacilajn demandojn, kaj proponas mallongan gramatikan ekzercon por kompreni iom pli ankaŭ pri la legadkapablo kaj vortprovizo. Foje, la studentoj komence timas lerni lingvon per rekta metodo, ĉar tio novas por ili, sed fine supriziĝas ke ili fakte sukcesas kompreni preskaŭ ĉion. Je la fino de la klaso, tre gravas doni spacon por starigi demandojn, ankaŭ en naciaj lingvoj. Sekvaj klasoj estas pli flekseblaj, kaj mi ĉiam proponas al la studentoj pli ol unu opcio (ekzemple, inter gramatika ekzerco aŭ kunlegado de artikolo). Se ili mem havas projekton, mi volonte helpas. Danke al miaj studentoj, mi kunpartoprenis en muzikkonkurso, kunkreis bitlibrojn, kunprezentis vojaĝojn kaj multon pli!

Ekster la klasoj, indas disponebligi al la studentoj pliajn materialojn. Ne nur surpaperaj ekzercoj gravas, sed ankaŭ la medio, en kiu oni lernas! En ĉeesta kunteksto, vere ĉarmas dekori la klasĉambron per afiŝoj. Per la reto, eblas sendi bildojn por ke la studento printu ilin hejme.

3- Kiel vi elektis vian instruprogramon, kaj kial? (ekzemple ni laboris pri ekologio).

K: Disvolvigi la instruprogramon dum KEKSO estis plezuro, ĉar ni havis tre bonajn kondiĉojn: taŭgan ĉambron, du grupojn kun perfekta kvanto da partoprenontoj el diversaj lingvofonoj, kaj sufiĉe da tempo por proponi ankaŭ neformalajn lernaktivaĵojn. La ĉefaj fokusoj estis paroligo kaj interbabilado nur en Esperanto. Laboro en paroj aŭ etaj grupoj estis do esenca.

Ni ankaŭ nepre volis ke la lernantoj ne sentu sin enfermitaj en lingvokurso. Tial ni klopodis inkluzivi plurajn momentojn ekster la klasĉambro por esplori la konstruaĵon (la trezorĉasadon) kaj interagi kun la aliaj partoprenintoj (la intervjuojn). Ni ankaŭ klopodis elekti temojn kiuj oftas en la esperanta komunumo, kiel vojaĝadon, ekologion, protekton de lingvaj minoritatoj ktp.

Jeanne – Intervjuo

La dua instruisto, Jeanne, voĉe respondis kelkajn demandojn