Kelkaj vortoj pri JES

Junulara Esperanto-Semajno, kiu okazis apud Berlino, estis mia unua eksterlanda renkontiĝo, kaj mi tre ĝojis partopreni ĝin, kvankam mi tre lacis, dum kaj post la renkontiĝo!

Fakte, la vojaĝo estis tiel amuza kiel la renkontiĝo! Mi volis iri al JES per du noktotrajnoj: Tuluzo – Parizo kaj Parizo – Berlino por viziti la francanĉerfurbon, mi malkovris la teruran metrosistemon, kaj iris al la plej gravaj lokoj… Vespere, mi renkontis amikon kun kiu mi devis voĵaĝi al JES ekde Parizo. Ni atendis nian trajnon, sed finfine ĝi estis nuligita… SNCF proponis al la vojaĝantoj dormi en seĝoj, en iu trajno atendante la morgaŭan trajnon… Sed feliĉe, iu afabla esperantisto kiu loĝis kvar metrostaciojn for de la stacidomo proponis ke ni dormuĉe li, la vespero estis tiel bona ke ni preskaŭ ĝojis pri nia aĉa situacio!

Pri JES, precipe, ni festis, amuziĝis kaj enlitiĝis tre malfrue… Mi partoprenis ekskurson al Cottbus, belega kaj tre interesa urbo, ni havis gvidantinon germanlingvan kaj mia amiko Zeb tradukis esperante alĉiuj! Post la gvidado, tiu gvidantino interesiĝis pri ni kaj demandis de kiu lando ni venas, kaj diris ke antaŭlonge, ekzistis esperantklubo en Cottubus. La novjarvespero estis la plej bona de mia tuta vivo, multaj estis vestitaj bele kaj freneze kelkfoje! Fakte, mi festis ĝin dufoje, mi estis kun grupo de geukrainoj kaj mi festis kun ili la Ukrainan novjaron, unu horo antaŭe! « Snovim Godom » ili kriis: feliĉan novan jaron ruse! Iu amiko festisĉiujn novjarojn de la mondo ĉiuhore, li feliĉis! Mi estis tro serioza, ne sufiĉe freneza por fari same, sed venontjare mi feliĉos kun li. Nun, restas en mia menso neforgeseblaj memoraĵoj kaj mi certe partoprenos denove venontjare tiun mojosan renkontiĝon!