Vidpunktoj de komencantoj pri la Zam’Festo

Lastan dimanĉon la 12-an de decembro 2010 en Tuluzo okazis la Zam’festo. Ni venis okope el la urbo Paŭ. Inter ni, ses homoj partoprenis por la unua fojo al iu esperantista evento. Jen la raporto de niaj subjektivaj impresoj.

La plej multnombraj bone ĝuis la tagon:

Eva M. (25 jaraĝa) : Mi ĝojasĉar mi komprenis preskaŭĉion kaj mi lernis novajn vortojn. Mi pensis, ke pli da junuloj volus lerni la lingvon. Kvankam mi maltrafis la solan nefrancparolanton, tio tamen donis al mi la deziron komenci interŝanĝojn kun eksterlandanoj… Aliflanke, la tagmanĝo preparita de Marina estis bongusta.

Joano B. (17 jaraĝa) : Estis agrable renkonti aliajn esperantistojn kvankam estis malpli ol dum la somera FESTO. Tamen mi retrovis Sébastien kaj li helpis min por prepari mian venontan vojaĝon.

Patrick R. : Mi spertis, ke mi povis interŝanĝi kelkajn vortojn kun usondevena esperantisto kaj tio plaĉis al mi. Sed dum la teatraĵo, mi preskaŭ nenion komprenis.

Edwige C. : Mi trovis, ke la lingvo kantas agrable kiel muziko.

Henriko G. : Mi bone manĝis kaj ŝatis la kuiraĵon de Marina. Ankaŭ al mi plaĉis la spektaklo de Gijom Nenufar (Guillaume Nénuphar). Tamen por du homoj, la finaj impresoj estas pli kritikaj:

Daniel V. : Mi estis surprizita, ke la partoprenantoj ŝajnas malmodernaj.

Marion C. (17 jaraĝa) : Mi opinias, ke ĝenerale la tago estis iom tro monotona. Mankis energio kaj allogaĵoj por la junuloj. Finfine konkludante, Solange D. deziras ke venontjare, ni estus tiel multnombraj el Paŭ, kaj dankas la Tuluzanoj kiuj memvole laboris por okazigi tiun feston.

Print Friendly, PDF & Email