La Krokodila Renkontiĝo 2017

[Cet  article est seulement en espéranto]

Dum kvar tagoj ĉe la fino de aprilo, 20 esperantistoj el 5 landoj (Francio, Hispanio, Irlando, Rumanio kaj Rusio) vizitis la belan piranean montaron por la 3an Krokodila Renkontiĝo.

La nomo ne rilatas al la malpermesita ago, sed nur estas la loko kromnomo por monto kiu aspektas kiel krokodilo. Ĉefe Esperanto estis parolita dum la renkontiĝo (krom kiam la komencantoj bezonis helpon).

La evento okazis en loĝejo en la montaro, proksime al la vilaĝo Arrout, en la regiono de Francio apud la landlimo kun Hispanio. Por multaj partoprenantoj, ĝi estis ilia unua Esperanto-renkontiĝo do la organizintoj strebis enkonduki ilin al Esperantujo. Pro tiu, la stilo kaj programo similis al kutimaj renkontiĝoj. Oni dormis en komuna dormejo kaj manĝis kune en la manĝejo.

Ĉar la renkontiĝo okazis meze de la montaro, oni ĝuis la pezaĵon per promenadoj. La Sabato estis tuttage ekskurso tra la arbaro kaj montetoj. Bonŝance la vetero estis bela kaj la suno forte brilis. Sub blua ĉielo, la verduloj tramarŝis la verdaĵojn. La regiono plenas da vojetoj tra arbaroj, trans riveretoj, ĉirkaŭ kampoj kaj super montoj.

Sed la renkontiĝo ne nur estis promenadoj. Okazis diversaj programeroj kiel prelego pri matematiko en naturo, diskuto pri la divido inter la tradicia kaj la interreta movadoj, parolado pri volontul-ebloj en Esperantujo kaj diskuto pri edukado kaj instruado. Sed ĝi ne nur estis serioza semajnfino, ankaŭ okazis ludoj kaj amuzado. Aŭ oni povis vidi la libroservon por plibonigi scion kaj eniri la kulturon.

Dimanĉe oni partoprenis bazaron en proksima urbeto kie estis stando pri Esperanto. Tiu estis bona oportuna reklami nian lingvon kaj ankaŭ vidi la lokan kulturon kaj gustumi lokan manĝaĵon. Al esperantistoj ni portis la kulturon de sud-francio kaj al sud-francio ni portis la kulturon de Esperanto.

Post tiu sukceso, oni pripensas okazigi la renkontiĝon denove. Ĝis tiam!

Print Friendly, PDF & Email