Manuela prezentas sin

[Cet article est seulement en espéranto]
Saluton, tuluzanaj geamikoj!
Mi nomiĝas Manuela kaj mi estas la nova volontulino de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo. Plezure malkovri la rozkoloran urbon kaj ĝian loĝantaron.

Mi devenas de Vaslui, eta urbo de la nordorienta parto de Rumanio. Tie, ni konsideras nin “insulo de latineco en slava maro” kaj ni fieras pri nia latina deveno!

Mi interesiĝas pri lingvoj de ĉiam. Mi studis la francan, la anglan, Latinon, la hispanan kaj la germanan, kaj freŝdate la portugalan kaj Esperanton. Venontaj sur mia listo: la rusa kaj la greka!

Kiam mi estis infano mi ŝatis rigardi globuson kaj mapon kaj observi la plej ekzotajn landojn. La mondo ŝajnis tre granda kaj mi ne imagis ke mi iam vojaĝos kiel nun.

Mi finis tiujare internacian magistran programon de interkultura mediacio, kiu ebligis min studi kaj vojaĝi en Francio (en “Ŝti-lando”, pli ekzakte en Lillo), Belgio (Loveno) kaj Brazilo (Rio). Havante la lingvojn kiel pasion, mi pensis: kiel ligi ĝin al interkultura mediacio? Kaj jen kial mi fokusiĝis je la esperanta, pri kiu mi aŭdis kaj scivolemis ekde infanaĝo. Mi komencis lerni rete pasintjare kaj poste mi partoprenis surlokajn renkontiĝojn kaj aranĝojn.

Tiusomere mi ankaŭ partoprenis UK-on en Nitro, kiel volontulino kadre de Eŭropa Volontula Servo. Estis mia unua mergo en slavlingva lando kaj, malgraŭ multnombraj similecoj kun mia lando koncerne ĉefe medion kaj etoson, la slovaka restis por mi tute opaka. Rilate al mia Esperanta, ĝi multe pliboniĝis per tiu sperto, kio permesis al mi detale konatiĝi kun esperantistoj el la tuta mondo! Ankaŭ, mi ŝatis revidi antaŭe konatajn geamikojn kaj kelkfoje vidi iun kaj demandi min, mmm, de kie mi konas tiun personon? Kion mi plej amas en la esperanta estas precize tiu kapabligo kunigi geamikojn el malproksimaj mondopartoj, tiamaniere ke la adiaŭoj neniam estas por ĉiam: oni povas certi ke oni revidos unu la alian iam en Esperantio!

Pri tiu nova tuluza esperanta sperto mi ankaŭ tre entuziasmiĝas kaj pretas komenci! Mi ŝategas lerni kaj lernigi, amikiĝi, interŝanĝi kun vi pri la plej diversaj fakoj kaj malkovri novajn horizontojn tra la Esperanta. Kien ni ekskursu, karuloj? Birdeto sufloris al mi pri kataroj, belaj kanaloj, kaj iu kat-kafejo…? Mi senpaciencas viziti esperante!

Kaj kion mi faros poste? Nu, konstrui kastelojn en aero estas mia alia granda pasio. En la bona tradicio de la lastaj jaroj, mi amas ŝanĝi dekorojn plurajn fojojn jare kaj projekti vojaĝojn en la foreco. Do se vi aŭdas pri nova loĝebla planedo, sciigu min!!

Ĝis tre baldaŭ!

Print Friendly, PDF & Email