Vojaĝo al IJK

[Cet article est seulement en espéranto]

Morgan raportas pri sia unua esperanto-renkontiĝo dum IJK en Wroclavo, kiu okazis en julio 2016.

[Morgan nous parle de sa première rencontre d’espéranto lors du Congrès Mondial des Jeunes à Wroslaw qui a eu lieu en juillet 2016]

Jen kelkaj skribaĵoj pri mia granda vojaĝo al IJK !

Estis ĝenerale ege bona sperto ! Tio ebligis min ekvidi la (internacian) esperantan kulturon, kaj donis sencon al tiu saĝa frazo de Christophe, laŭ kiu Esperanto “ne estas nur lingvo”.
La tuta afero ĉefe konsistis dumtage en vizitado aŭ en diversaj programeroj, kaj vespere en diskutadoj en la apuda t(d)rinkejo aŭ “gufujo”. La urbo ja estis ege bela, aliflanke la programeroj ne estis de la plej granda kvalito, ne multe antaŭpreparitaj…
Tamen tio, kion mi plej ŝatis estis la tre interesaj babiladoj, kiujn mi havis kun la partoprenantoj. La faktoj ja konfirmas, ke esperantistoj estas plejparte interesaj homoj (kaj kelkaj eĉ kurioze strangaj sed… tio estas alia diskuto!).
Mi jam spertis tiun interesan fenomenon aliokaze, kaj ankaŭ nun kun Esperanto : la inklino por iu lingvo plifortiĝas kiam memoraĵoj kaj homaj interrilato asociiĝas kun tiu lingvo… Do mi nun sentas min eĉ pli lernema pri tio ! 😉
Print Friendly, PDF & Email