La Fotoalbumo 2

15,90

 

Segond volume de la saga, le premier volume

L’australien Trevor Steele est considéré comme l’un des plus grands écrivains contemporains en espéranto

En stock

Catégorie :

Description

 

Trevor Steele

IEM. Vieno. 2005

165 paĝoj, 23 cm

Per La fotoalbumo Trevor Steele volas prezenti tri generaciojn en la vivo de aŭstralia familio. La unua volumo el 2001, pri la jaroj 1939-65, prezentis la unuan generacion kaj la junaĝon de la dua. En la dua volumo aperas la jaroj 1966-69, ĉefe el la vidpunkto de la dua generacio. Temas pri kelkaj gefratoj, iliaj geedzoj, amikoj kaj kolegoj. La verko parte sekvas kolektivon, kvankam la vera ĉefrolulo ŝajnas esti David. Li kaj lia frato Sean estas detale, plurdimensie kaj konvinke prezentataj. Aliaj rolantoj ofte aperas pli ŝablone, kio povas esti natura pro la nombro de rolantoj, sed iom ĝenas en la ĉapitroj kie ili rolas pli grave. Precipe tio validas pri Helga kaj Bridget, la edzinoj de Sean kaj David.

Same kiel en la unua volumo la aŭtoro enkondukas ĉiun ĉapitron per priskribo de foto en familia albumo.

La plej valora trajto de ĉi dua volumo laŭ mi estas kelkaj interesaj scenoj el la vivo de David. Temas pri liaj zorgoj pri amo kaj politiko. Rolas liaj rilatoj al la edzino, al la kamaradino/amatino Genny kaj al la aŭstralia militado en Vjetnamio. En la scenoj ofte aperas tre viglaj dialogoj, kelkfoje en la konata suka lingvaĵo de Steele.
La familio de la romano estas Irlando-devenaj katolikoj. En la unua volumo moralaj dilemoj kaj religia edukado ludis sufiĉe gravan rolon. En ĉi dua volumo la moralaj dilemoj aperas ĉefe en politika formo rilate al la milito en Vjetnamio. Religiaj kaj ekleziaj malkonsentoj ja disigas la familianojn, tamen la katolikismo de kelkaj el ili ŝajnas al mi iom karikatura.

La aŭtoro tamen ne ĉiam kreas scenojn. Tro ofte laŭ mia gusto aperas klarigoj kaj rakontoj, kie la aŭtora voĉo estas iom seka, senpersona. Iufoje aperas eĉ informa parto preskaŭ ĵurnalisma. Ekz. sur la paĝoj 114-116 Steele kvazaŭ gazetartikole priskribas la aŭstralian traktadon de militrifuzantoj en la sesdekaj jaroj. Nu, kompense ni poste ricevas tre sukcesan kaj atentokaptan scenon kun David en kontraŭmilita manifestacio (p. 119-122). Persone mi preferus, se li enfokusigus pli multe tiujn bone tajlitajn partojn kaj eble fortranĉus iom el la vivo de flankaj parencoj pli ŝablone prezentataj.

Kvankam la dialogoj ĉiam estas viglaj, tamen mi ne ĉiam trovas ilin tre naturaj. Unu ekzemplo estas longa dialogo inter la fratino Zoe kaj ŝia bofratino Bridget (p. 131-133). Parte tio povas ŝuldiĝi al la karikatura karaktero de Bridget.
La lingvaĵo de Steele estas alia bona trajto de La fotoalbumo 2. Ĝi fluas glate kaj portas la rakonton sen stumblaĵoj. Nenie oni indikas ĉu sekvos plia(j) volumo(j), sed laŭ la karaktero de la fino ŝajnas evidente ke jes. La tria generacio ĵus komencis naskiĝi. La eldonejo IEM sub editorado de Herbert Mayer ĉiam prezentas teknike belajn verkojn. Ĉi-okaze oni tamen ial elektis mikroskopan kaj malgrasegan litertipon.

Print Friendly, PDF & Email