Verkateliero en Rangueil – Poetoj por unu vespero

Cet article est seulement en espéranto.

Mardon 14-an de Februaro ni havis Verkatelieron en Rangueil. Ni amuziĝis multe kaj ni iĝis poetoj por kelkaj minutoj! Ĉi tie vi povas legi kelkajn poemetojn kaj vidi nian laboron!

KATOJ

CATY

Estis la amiko de la kuiristo
Ĉiam li permesis ĝin, trinki la kremon, kia dolĉa kaj blanka!
Sed la kato estis nur ŝtelisto
ĉar ĝi manĝas ne nur la kremon, sed la kukojn. Kia sendanka!

MARION:

Mian manon vi lekas
Kia bela muziko!
Mian koron vi vekas
Kia bona amiko!

YENTL-ROSE

Manojn kaj mortigintaj musojn vi lekas

Kaj vi estas tigro kiu naskiĝis demono

Sed pro via ĉarmo, amikajn sentojn vi vekas

Kaj en mia kor’, ĉiam via ronrono

Laŭ modeloj de poemetoj pri bestoj de Marjorie Boulton el Unu animo Homa:

MEVO

Kun flugilegoj senmovaj, flosas sur vento la mevo,
flosas kaj kurbe descendas, ŝvebas kun kol’ etendita ;
blankas la birdo sur vent’senkolora ; venkas nin revo ;
mond’de objektoj nun iĝas parto de l’mondo spirita.

LACERTO

Subita kaj oblikva
kuro;
lacerto! Bronza broĉo praantikva
ekvivas sur malnova muro.

VESPERTO

Ej, ej, vesperto,
kun flug’ fuŝbirda aŭ fuŝpapilia,
kiel kortuŝa ŝajnas la mallerto
spasma de muso tiel ambicia !

NOKTPAPILIO

Noktpapili’ eksidas,
mola, velura, paca,
kviete kiel palpebro
sur okulo laca.

AKROSTIKOJ

KATI

Kelkaj
Amikoj
Tre ŝatataj:
Idealo

MARION

Mi, simpla Tuluzano,
Amanto de lingvoj,
Revas kiel mondano;
Interesiĝas, aktivas,
Observas, rilatas,
Ne perfektas sed prifajfas

YENTL-ROSE

Je Dio mi ĵalusas
Ekkreis tion, kiu verŝajne
Ne eĉ ekzistas :
Tutan mondon ! Kun
Loĝantoj de ĉiuj
Revoj kaj koŝmaroj
Okuloj grande fermitaj
Sonĝas mi pri
Eventuala ekzisto mia

Laŭ la modelo de Paul Thorsen pri Marĝorie Bulton, ĉiu partopreninto devis prezenti sin per akrostiko.

Mire mi sentis unua-ekvide:
Ambaŭ nin konas tre bone.
Rave mi, longe de vi izolite,
Ĝuis vin frande — platone.

Ofte vi venis en versoj vizite,
Restis por senviakone
Inter Teneraj Sonetoj merite
Ekstravaganci ĉi-dome.

Baŭmas surtable sen ĝen’ surogato:
Ulo al kiu vi faras
Libro-altaron por mis-adorado.

Tute trompita mi staras
Orfa kun ĉi serenado,
Nuda eĉ pli ol la kato!


Legu pri akrostikoj en Vikipedio

Print Friendly, PDF & Email