Somera universitato pri libera mono

De la 11-a ĝis la 14-a de julio, okazis proksime de Tuluzo, en Montaigut-sur-Save, la unua somera universitato pri libera mono, kaj pli precize pri la libera valuto “ĝuno” (simbolo Ğ1). Kadre de tiu evento, mi mem organizis atelieron por montri la rilatojn inter la libera mono kaj Esperanto.Efektive, Esperanto estas egaleca lingvo, ĉar ĉiu homo devas la saman paŝon por lerni ĝin kaj komuniki kun aliulo, kaj ĝi ankaŭ estas libera lingvo, ĉar Zamenhof donacis ĝin al la homaro por esti libere uzata tra la mondo sen iu ajn aŭtoro-rajto. Mi kompreneble ankaŭ profitis la okazon de tiu ateliero por malkovrigi Esperanton al la aŭskultantaro, montrante kelkajn el la 16 bazaj kaj senesceptaj reguloj, kaj parolante pri la facila vortfarado.

Sed nun, vi certe demandas vin, kio do estas la libera valuto ĝuno, kaj kial ĝi estas libera kaj egaleca. Jen kelkaj klarigoj kaj unue iom da historio.Unuflanke, la ĝuno baziĝas sur la Teorio Relativa pri Mono (TRM = Théorie Relative de la Monnaie), verkita en 2010 de Stéphane Laborde, franca inĝeniero kaj matematikisto. Oni konstatas unue, ke la nunaj naciaj monoj estas ĉiuj ŝuldo-monoj tre malegalecaj: la bankoj kreas la monon “ex nihilo” (el nenio), kiam oni prunteprenas. Kiam oni repagas, la banko gardas la interezojn kaj nuligas la ceteron. Oni devas do pruntepreni pli por repagi la interezojn. Tio avantaĝas la bankon, kio kreas gravan malegalecon. Por ne plu dependi de la bankoj kaj liberiĝi de la ŝuldo-monoj, la kreintoj de la libera mono decidis pri la jena baza regulo: la individuoj, membroj de la reto de fido, kreas senĉese kaj egalece Universalan Dividendon (UD). Ĉi tiu pliiĝas laŭtempe, tiel ke la estontaj generacioj ne malavantaĝiĝu rilate al la pasintaj. Oni do pli profitas interŝanĝante ol amasigante. Ĉi tiu UD nature okazigas monan egalecon: sen interŝanĝi, ĉiu individuo konverĝas al la averaĝo, estante sub aŭ super ĝi. Konkrete, post 2010 okazis regulaj renkontiĝoj ĉiun sesan monaton (RML: Renkontiĝoj pri Libera Mono) por pripensi, kiel efektive uzi tian liberan monon en la realo, per kiuj precizaj reguloj, kiaj iloj, ktp. Kaj finfine, la 8-an de marto 2017 estis lanĉita la ĝuno Ğ1 kiel cifereca kaj ĉifrita mono uzanta la sistemon de blokĉenoj. Ĝi funkcias totale sencentre, dank’al Interreto. Ĝi estas demokratie regata: ĉiuj povas proponi ŝanĝon de la protokolo, tiam ĉu interkonsento estiĝas, ĉu branĉo aperas kun ties propraj reguloj. Neniu ligo kun registaro aŭ alia malfidinda organizo. 

logo ĝuno

Nuntempe, oni nombras pli ol 2700 membroj kreantoj de la libera mono ĝuno, ĉefe en Francio, sed iom post iom ĝi disvolviĝas tra la mondo en Belgio, Hispanio, Svislando, Italio, ktp. Tial, por diskonigi tiun interesan projekton, Esperanto ŝajnas bona ilo, kaj oni komencis traduki en Esperanton plurajn programojn kaj retejojn, kiuj ebligas uzi tiun monon. La oficiala retejo por elŝuti la programon Cesium (utila por kontakti la membrojn kaj registri la spezojn) estas jena: https://cesium.app/eo/. Ekzistas mapo de la membroj (tiuj kiuj konsentis aperi tie): https://demo.cesium.app/#/app/wot/map (la lingvo Eo estas disponebla ĉe la parametroj). Por interŝanĝi varojn aŭ servojn, ekzistas retejo por meti anoncojn (simile al Le Bon Coin): https://www.gchange.fr/#/app/home (ankaŭ disponebla en Eo, krom la kategorioj). Vidu ankaŭ ĝeneralan artikolon tie: https://komun.org/eo/g1-libera-mono. Flugfolio disponeblas tie

Por konkludi, kiel fariĝi membro de la reto de fido pri la libera mono ĝuno? Por tio, oni devas esti atestita de 5 aliaj personoj jam membroj, kiujn oni fizike renkontis, kaj promesi ne krei duoblajn kontojn. Efektive, ĉiu membro-konto kreas/ricevas la universalan dividendon ĉiutage, kaj oni rajtas posedi nur unu tian konton. Por renkonti homojn, regule okazas renkontiĝoj kaj diversaj bazaroj. En Okcitanio, la kalendaro de la renkontiĝoj estas videbla tie: https://monnaielibreoccitanie.org/events/, aŭ tie por Francio, ktp.: https://forum.monnaie-libre.fr/calendar


Por tiuj, kiuj uzas la apon Telegram, notu ke ekzistas Eo-grupo, kiu rilatas al la libera mono ĝuno: https://t.me/libera_monoNe hezitu kontakti min, se vi deziras pli da informoj.


Yves Bachimont (membro de EKC)
ybachimont@esperanto.org

Print Friendly, PDF & Email