Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Alvoko por novaj volontulejoj

25/09/2020 Jonathan Schneider Blogo

Post sukcesa plurjara sperto kun volontulado en Tuluzo kadre de la franca programo “Civita servo”, la Esperanto-KulturCentro de Tuluzo decidis proponi volontuladojn kiuj okazu duone aŭ trione ekster la Franca Respubliko. Ĉi-jare unuan fojon, per la sama programo, ni sendis volontulojn al aliaj organizoj (TEJO, E@I kaj la Bjalistoka Esperanto-Societo), sed ni ŝatus havi pli da partneroj kiuj akceptu niajn volontulojn. 

Ni do faras malferman alvokon, por ke via asocio gastigu volontulon de la Esperanto-KulturCentro de Tuluzo, proksimume:
– de septembro ĝis decembro (ekde 2021) aŭ
– de aprilo ĝis julio (ekde 2022)
Laŭ la projektoj eblas prokrasti tiun daŭron, malprokrasti aŭ plilongigi 1 aŭ 2 monatojn.

La volontuloj ĉefe okupiĝu pri lokaj taskoj, tamen, ili ankaŭ foje povas helpi la tuluzan movadon (maksimume 20% de la tempo). Estas ankaŭ dezirinde ke la volontulo povu mem proponi esperant-rilatan projekton, kaj poste realigi ĝin.

La volontuloj ricevos poŝmonon de la franca ŝtato kiu devus sufiĉi por ties ĉiutagaj bezonoj (loĝado, manĝado ktp); tamen, se la vivokostoj de via urbo estas signife pli altaj ol en Tuluzo, necesus ke via asocio zorgu pri loĝado aŭ finance kunsubtenu la volontulon; ja la sumo kiun ricevos la volontuloj ne dependas de la lando. 

Ĉu vi ŝatus ke via asocio ricevu nian volontulon? Kandidatiĝu ĝis la 15-a de oktobro.

Sendu la kandidatiĝon al toulouse@occeo.net.

Nepraj kondiĉoj:

  • Via asocio estas jure registrita.
  • Vi havas lokon kie vi povos gastigi la volontulon en la sama lando en kiu la asocio estas registrita. 
  • Vi povos provizi labormaterialon (oficejon, komputilon kaj sufiĉe stabilan retaliron).
  • Vi disponigas tra via homforto konstantajn mentoradon kaj subtenadon al la volontulo. Vi pretas helpi tiun kiam necesus, pri laborrilataj demandoj, kaj ankaŭ pri la vivo en via urbo.
  • Vi estas sufiĉe malferma, dum parto de la tempo, lasi laŭpete la volontulon fari taskojn, kiujn li, ri aŭ ŝi proponas, aŭ kiuj plaĉas al tiu.
  • Vi sendas al ni detalan priskribon de la rimedoj kiujn vi havas, ekzemple: kie ri, ŝi aŭ li loĝos, laboros? Kiun materialon vi havas? Kiu prizorgos lin, ŝin aŭ rin surloke? Kiom da eventuala kroma poŝmono li, ri aŭ ŝi ricevos de vi
  • La civitserva poŝmono plus la mono kiun via asocio pretus eventuale investi sufiĉas por ke ŝi, ri aŭ li povu loĝi kaj vivteni sin dum la volontulado.
  • Franca civitano rajtas resti en via lando almenaŭ 4 monatojn sen bezoni vizon aŭ relative facilas akiri volontulan vizon.

Estus tre favore konsiderotaj :

  • Vi sendas precizan skizon pri kiel okazos la volontulado.
  • Vi povas prizorgi la loĝadon.
  • Vi sendas fotojn pri la ejo kie okazos la volontulado kaj eventuale pri la proponata loĝejo.
  • Via loko jam gastigas aliajn volontulojn samtempe.
  • Vi pretas repagi al la volontulo la vojaĝkostojn de Tuluzo kaj reen.
  • Estas aliaj junaj esperantistoj en via asocio.
Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°219
Sekva afiŝo:Ines en Bjalistoko

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Laŭ la fluo de l'interparolo Laŭ la fluo de l'interparolo 3,00€
  • La Normandaj Rakontoj La Normandaj Rakontoj 9,90€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.