Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Fino de la volontulado de Ines ĉe BES

25/01/2021 Ines Blogo

Finiĝis la pola parto de mia volontulado. Kio okazis dum la lasta monato de mia ĉeesto?

Mi havis la eblecon gvidi kurson de Esperanto por komencantoj. Mi neniam antaŭe faris, kaj timis iomete, sed tamen ŝatis la sperton. Ĉar mi ne parolas la polan, la nura lingvo por interkompreniĝo kun la lernantoj estis Esperanto: iom defia afero tiu rekta metodo!

La preparado de la Zamenhof-Tagoj kiuj okaziĝis en decembro estis multe da laboro. Mi invitis muzikistojn kaj prelegantojn, kaj organizis testadon de la ilo Zoom kiun ni uzis dum la evento, por certigi ke ĉio enordos dum la evento. Mi ankaŭ kreis kvizon pri lingvoj, kun-organizis retan ekskurson, kaj partoprenis la disdonadon de premioj de nia literatura konkurso. En sabato ni metis florojn al la monumento de Zamenhof en Bjalistoko. Dum la nokto bele neĝis.

Dankon al BES kaj al ĉiuj membroj de la societo, kiuj varme zorgis pri mi dum tiuj kelkaj monatoj. Pŝemek organizis por mi adiaŭan renkontiĝon en la lasta tago. Venis multe da homoj , kaj mi eĉ ricevis donacojn! Mi prezentis fotojn de mia ĉeesto en Bjalistoko, kaj poste mi ricevis simbolan diplomon de BES pro mia laboro tie. Mi estis tre kortuŝita.

Taso de pola fabriko Bolesławiec, kiel donaco de BES, kaj pluŝo farita mane de unu el miaj lernantoj.

Ĝis la revido Bjalistoko! 🇵🇱

Print Friendly, PDF & Email
volontuloj-rakontas

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°228
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°229

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La libro de la mil kaj unu noktoj (vol. 3) La libro de la mil kaj unu noktoj (vol. 3) 29,00€
  • Beletra Almanako n°1 Beletra Almanako n°1 10,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.