(Gasto : Floréal Martorell direktoro de Vinilkosmo ) Por la unua elsendo de februaro, malkovru la novaĵojn 2021 de nia muzika partnero Vinilkosmo kaj la intervjuo de la foriranta volontulo Quentin.
Kun Marion, Leïla H, Tanneguy, Jonathan kaj Leïla M.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Pli da informoj pri la magazino
PROGRAMO :
- LECLERQ – Jen nia mondo
>> Kio novas?
- Forpasis Morice Benin
- Nova video-projekto de TEJO
- OVNI, Canal + programo kiu elvokas la esperanton
2. NENIFAR’ – Eĉ se ne amen
>> Renkontiĝo
La foriranta volontulo Quentin bilancas sian sperton en Tuluzo kaj eksterlande dum sia civita servo.
3. DUONE – La longa vojaĝo
Floréal prezentas la aktualaĵojn 2021 de la sendependa diskeldonejo Vinilkosmo.
4. SUPERNOVA – Dominant’
>> Agendo
la venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org
5. PERSONE – Fantomoj de la pasintec’