Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Unua renkontiĝo en Italio por nia Erasmus+ projekto pri volontulado

06/09/2021 marion Blogo

De la 23a ĝis la 27a de Aŭgusto en Asizo okazis, kadre de la 88a Itala kongreso de Esperanto, la unua “fizika” renkontiĝo de la projekto Erasmus+ Voluntulado kaj dauripova asocio evoluo. Tri tagoj de bona kunlaborado kaj fruktodonaj interŝanĝoj kunigis 11 reprezentantoj de la 6 partneroj de la projekto (Białostockie Towarzystwo Esperantystów Bjalistoka Esperanto-Societo, TEJO-Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Bunta Esperanto-asocio , Interkultura Centro Herzberg , Kosmo Strategio, Centre Culturel Espéranto de Toulouse).

Tiu projekto baziĝas sur interŝanĝoj de bonaj praktikoj, ebligos la solidigon de la nunaj spertoj de internacia volontulado kaj kreado de iloj por organizoj jam engaĝitaj en volontuladokampo, aŭ por organizoj interesitaj por starigi novajn misiojn cele al daŭripova evoluo de ĉiuj.

Post pluraj retaj renkontigôj kiuj ekstrukturigis la projekton, tiu itala kunveno aparte interesiĝis al la bonaj kialoj por la organizoj kaj por la volontuloj engaĝiĝi en volontuladprojektoj, ĉefe internaciaj, ĉefe en esperantujo.

Ni finis la renkontiĝon per publika prezento antaŭ kvardeko de responsuloj de organizoj lokaj, naciaj aŭ internaciaj. La spertorakontoj de 2 lokaj asocioj (far Marion por EKC, kaj Nina por BES), de nuntempa volontulo (Manu) helpis prezenti iujn avantaĝojn de volontulado. Francesco (Kosmo Strategio) konklude prezentis konkretajn paŝojn pri kiel akcepti volontulojn donante kelkajn perspektivojn por disvolvi reton bazita sur ambaŭ programoj, la franca”internacia civita servo” kaj “Eŭropa Solidareca Korpuso”. La reagoj estis tre pozitivaj kaj pluraj organizoj montriĝis tre interesitaj.

Sekvote..

Venonta renkontiĝo okazos en Herzberg-am-Harz, en Germanio.

Print Friendly, PDF & Email
Erasmus+volade-eo

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°254
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°255

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Kial kaj kiel manĝi vegane Kial kaj kiel manĝi vegane 3,00€
  • Jarlibro 1988 Jarlibro 1988 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.