7a kaj 8a de Decembro
Denove dank’al Erasmus+ kaj siaj projektoj, multe da tuluzanoj, kaj ne tuluzaj EKC-volontuloj povis ekvojaĝi al Bjalistoko en Pollando, por ĉeesti la Zamenhof-tagojn.
La vojaĝo estis ege longa : ni trapasis Francujon, Germanujon kaj Polujon dum pli ol du tagoj, dormante en nokto-trajnoj ; kaj tuj alvenitaj, ni ne havis tempon nek viziti la urbon, nek nian hotelon : ni ekkomencis trejniĝi.
9a de Decembro
Ni ne plendis, ĉar tio estis nia unua kialo ĉeesti, kaj ĉefe, ĉar la trejnadoj estis tre interesantaj. Post kelkaj horoj lernante pri aŭtoraj rajtoj kaj gazetara leĝaro, ni iris al la Centro Ludoviko Zamenhof kaj ĉeestis la oficialan malfermon de la ekspozicio “30-jariĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo“.
Estas belega fotaro kiu montras la evoluon de tiu asocio kaj de sia membraro. Oni tie ankaŭ fiere rimarkis ke jam de pluraj jardekoj, tuluzaj esperantistoj vojaĝas al Bjalistoko por helpi kaj subteni la tie-an asocion.
Ni ankaŭ spektis unu-personan teatran spektaklon, surtekstita en Esperanto. Miris min la aktorino kiu ludis kaj rakontis la historion de Lidja : dum pli ol unu horo kaj duono, Ŝi vojaĝigis nin en la vivo de la filino de Zamenhof per lertaj ŝanĝoj de personaĝoj, uzante malsamajn voĉojn, vestojn, ilojn ktp.
10a de Decembro
La sekvinta tago estis eĉ pli plena – do eĉ pli riĉiga. Ni, same, komencis per trejnado, ĉi-foje temanta pri la volontulado : kiel elekti la plej taŭgan volontulon meze de maro da demandoj, kiel komprenigi al aliaj esperanto-asocioj kiom utile povas esti voluntulo, kiel informi ilin…
Sekvis tiun laboreman matenon pluraj prelegoj, ĉiuj pri literaturo. Sufiĉe kaptis min tiu de Tomasz Chmielik : mi havas grandegan respekton por tiuj homoj kiuj faras de esperanta literaturo sian laboron. Li tiom bone kaj kreative konas la lingvon kaj kion signifas traduki verkon : penis min aŭdi el lia buŝo ke laŭ li, en la hodiaŭa formo de Esperanto ne tradukeblas A la Recherche du Temps Perdu (Serĉante la perditan tempon) de Proust, aŭ la verkoj de Joyce.
Mi tamen esperas ke post penado de tiaj personoj, la lingvo evoluos en tiu direkto.
Antaŭ la vespermanĝo, fermis la tagon la sine-qua-non-a kondiĉo al feliĉa Esperanto-aranĝo : koncerto de Jo-Mo, evidente.
11a de Decembro
Tiam, jam estis por ni kutimo komenci nian tagon per trejnado. Ni tamen sufiĉe frue foriris de la klubo, kie okazis ĉiujn trejnadojn, por piede trairi la urbon kaj florigi la monumenton de Zamenhof. Mi agrable surpriziĝis, kiam la urbestro de Bjalistoko prenis la mikrofonon kaj ekparolis esperante!
La posttagmezaj prelegoj estis buntaj : ni lernis pri la evoluo de la esperanto-simboloj dank’al Tim Owen, aŭskultis Pŝemek paroli pri sia traduko de la plej fama pola sciencfikcia romano Solaris, optimiste miris antaŭ la prezento de la progresoj de E@I de Lucas, kaj diskrete ridetis kiam la profesoro Walter Żelazny senvole alparolis nin en la pola, provante klarigi al ni – kiel esperantistoj – niajn erarojn.
Ni manĝis kaj babilis, jam iom pensante pri la revena vojaĝo.
Ĉar mi bedaŭrinde ne restis pli longe : mi maltrafis la ekskursojn, kiujn mi plezurege partoprenintus, por trafi trajnon kun kelkaj aliaj EKC-anoj.
Estis por mi nedirebla plezuro revidi amikojn, ekhavi novajn, kaj partopreni tiom belan kaj riĉan eventon. Mi, nome de ĉiuj partoprenintaj EKC-anoj, kore dankas niajn gastigantojn, ĉiujn personojn kiuj iel proponis aktivaĵon dum la aranĝo, kaj ĉefe Pŝemek, kiu ŝajne ĉion prizorgis, kaj kies libron mi senpacience volas legi!