Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Nova Redaktantino por “La Krokodil’”

05/08/2011 Alex Blogo

Mi estas volontulino el Jalto, agrabla urbetoĉe Nigra maro, kiu situas en suda parto de Ukrainio – Krimeo. Do, por prezenti min, mi iomete rakontos pri miaj aktivaĵoj ambaŭ en Ukrainio kajĉi tie. Mi estas studentino en Krimea Universitato pri Homaj Sciencoj kaj studas lingvojn kaj literaturon, do estas lingvisto, kaj fakte pro tio interesiĝas pri multaj lingvoj, kiujn mi de tempo al tempo uzas – la franca, la angla (tiuj estas lingvoj kiujn mi universitate studas), la rusa kaj ukraina (miaj denaskaj lingvoj), la pola kaj esperanto. Pri esperanto kiel internacia komunikilo mi eksciis antaŭ ne tiel longe, nur ekde la aŭtuno, dank’ al E-kursoj, kiuj konstante okazasĉe mia universitato, fare de la loka E-klubo. Post kelkaj monatoj mi jam iĝis aktivulino de la loka esperantjunularo, partoprenis pli-malpli gravajn lokajn E-aranĝojn, kaj konatiĝis kun la Jalta E-teatro ” Improvizo -, kie poste mi ekaktoris. Fine de la kursoj, ni decidis partopreni nian (parolinte pri novuloj) unuan internacian renkontiĝon – JES en Burgo, dum kiu ni konatiĝis kun multaj mojosaj esperantistoj kaj esperantistinoj, eksciis pri interesaj E-projektoj de tutmondaj kaj naciaj E-asocioj, kaj fakte pri tiu ebleco volontuliĉi tie, en Tuluzo. Jalta teatro “Improvizo” dum JES Postnovjare, jam mi mem ekgvidis E-kurson cxe mia universitato, dum kiu ni sukcesis partopreni iom da ukrainaj renkontiĝoj (10-a jubileo de E-sekcio de Jalta montara klubo, tutukraina renkontiĝo en Odeso “Humurino-, E-klubaj renkontiĝoj kaj kunsidoj, teatrvespero, ktp.). Des pli, la novuloj havis eblecon iomete praktiki sian lingvon, ĉar ni havis gastojn – Ben Indestege, fama esperantisto kaj vojaĝanto el Belgio, kaj KeKe, aŭstralia esperantisto, kiu nun loĝas en Finnlando. Ben dum unu el lecionoj Krome, mi interesiĝas pri diversaj junularaj asocioj, kiuj aktivasĉe mi, kiel Rotaract Klubo, tutmonda junulara organizo, studentasocio de mia urbo, ktp. ĉi tie, kadre de la volontulado, mi planas partopreni kaj eble helporganizi diversajn asociprojektojn, kiel Eŭropajn tagojn en Tuluzo, lingvofestivalon, lernsemajnfinon en Pireneoj kajĉion por kio taŭgos mia helpdeziro. Do, mi esperas, ke niĉiuj profitos tiun mian ĉeestadon, kaj ambaŭflanke ĝuos eblecon malkovri la kulturojn unu de aliaj kaj eblecon uzi por tiu celo esperanton.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Pollando : Sur la paŝoj de Zamenhof
Sekva afiŝo:Kelkaj vortoj pri FESTO 2011

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ 3,00€
  • L'espéranto aujourd'hui L'espéranto aujourd'hui 12,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.