Fakte, dum la tuta semajno, mi estis sufiĉe okupata, mi estis kuirhelpanto ofte kaj tagmeze kaj vespere, sed estisĉiam bona etoso, kaj ni multe babilis kaj ridis en tiu kiurejo!
Mi tamen feriis dum unu tago por partopreni la ekskurson al la apudaj kasteloj, en unu el ili, la gvidistino estis bo-filino de Esperantistino kiu ofte venas al Grezijono, eĉ se ŝi ne parolis la lingvon!
Ni tamen provis intertrakti kun ŝi ke la venonta FESTO okazu en tiu luksa kastelo, sed ni bedaŭre ne sukcesis konvinki ŝin.
Nun mi estas en la Centra Oficejo de UEA, kien mi iris rekte de FESTO por labori kiel volontuloĉe TEJO dum unu jaro.