Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

IJF 2022: Festumado kaj Trejnumado inter la montoj de italujo

20/05/2022 Alex Blogo

En Avrilo de 2022, mi, kaj aliaj junuloj, troviĝis inter la montoj de Udine, norda provenco de Italujo, por partopreni en la Itala Junulara Festivalo en la ĉarma loko de Pianni di Luzza, kaj samtempe seminario pri demokratio. 

Kunlaborante kun la Konsilio de Eŭropo, TEJO proponis al la  junuloj de la eŭropaj membraj ŝtatoj partopreni en trejnado temante pri la roloj de junuloj en demokratio post la KOVIM pandemio, kaj ĝi daŭris la tutan festivalon de la IJF – 5 tagojn – kaj partoprenis homojn de diversajn landojn kiel Brazilo, Filipinio, Francio, Germanio, Francio, kaj Italio. Por komenci la trejnadon, la organizantoj klarigis al ni la graveco de bona interkomuniko, kaj kune ni decidis komunumajn regulojn de nia grupo, kaj kune parolis pri kial ni elektis ĉeesti, kaj kion ni atendis de la trejnado. 

Ni kutime laboris grupe dum la sesioj
laborante ekstere
Pro la bona vetero, ni ankaŭ laboris ekstere, kie ni faris teamajn eksercojn por fortigi nian teamecon.

Unue, ni parolis pri la demokratiaj sistemoj en nia lando, kaj ĉu ni pensis se niaj landoj estis demokratiaj. Tiu ĉi diskuto evoluis al diskuto pri la historio de demokratio kaj la teorioj, ekzemple la ŝanĝo de la ideo de civitaneco, kaj la rilato inter homaj rajtoj kaj demokratio. Tiaj ekzercoj instigis nin pensi pri demokratio je fundementa nivelo, kaj de tie, ni diskutis pri kio estas bona demokratia sistemo kaj ĉu ĝi vere ekzistas. Kune, ni diskutis pri bonaj ekzemploj kaj malbona ekzemploj, eksplorante la rolo de kapitalismo kaj subaĉetado en niaj aktualaj demokrataj sistemoj tra la mondo.

Sekvante, ni havis rolludon kie ni bezonis debati la proponon de konstrui flughavenon en Pianni di Luzza – nia kongresejo. La partoprenantoj estis donitaj roloj de la du diversaj kampoj, kaj kune bezonis konstrui argumenton por debati kaj konviniki la lokan politikiston konstrui (aŭ ne konstrui) la flughavenon. Post la rolludo, ni parolis pri la teknikoj ke ni uzis, kaj kiel uzi ilin temante pri demokratio en nia ĉiutage vivo.

Dum debatoj, ni sidiĝis en rondo por esti inkluziva de ĉiuj

Kiel esperantlingva trejnado, ni kompreneble diskutis la lingvopolitkan kaj demokratian estonteco de TEJO, kaj kune kompletigis raporton pri la ideala demokratia sistemo ke ni liveris al la konsilio de eŭropo. Tiu ĉi trejnado vere helpis nin ĉiuj kompreni la limojn de demokratiajn sistemojn kaj grandigis nian komprenon de bonaj demokratioj kaj siaj praktikoj. Mi scias ke, de nun, la partoprenantoj povos engaĝiĝi en politikaj movadoj en sia lando, kaj kapablos enriĉi debatojn temante malfacilajn subjektojn pri demokratio. 

Tamen mi ĉefe iris por la trejnado, mi ankaŭ havis tempon ĝui la festivalon, kaj ni ne ĝin forgesu! La tagoj estis plenaj, kun esperantaj kursoj por la partoprenantoj novaj al esperantujo, prelegoj pri regionaj lingvoj, kaj eĉ ekskursoj al najbara vilaĝeto kie ni ĉiuj manĝis la lokan manĝaĵon. Eksplikis la organizantoj al ni ke la manĝaĵo estis farite el butero anstataŭ olivoleoj – la kutimo en italujo – pro la monteco de la regiono, kaj ĝi donis pli da energio al la terkultivistoj kaj bestkultivistoj. 

Klarissa ludante sia harpo

Ni kompreneble ne povas forgesi la koncerton de nia kara JoMo – unu horo spektaklo kie ni ĉiuj dancis kaj kunhavis bonan etosan momenton kune – kaj tiun de Klarissa, spertega itala muzikistino kiu ludis por ni la harpon kaj samtempe kantis ĉarmajn kantojn de amo en esperanto, la itala, kaj eĉ en la franca! 

Por kompleti ĉi-tiun mirindegan renkontiĝon, la internacia vespero okaziĝis je la fino de la festivalo kaj enhavis 10 tablojn de manĝaĵon de 10 landoj de la mondo. Preskaŭ ĉiuj kunportis alkoholaĵon – la britoj kun sia skota viskio, la poloj kun sia fortega vodko, la katalunoj kun sia dolĉa vino, la francoj kun sia ruĝa vino, kaj la ĉeĥoj, kiu kunportis bongustan kaj fortan vodkon por miksi en teo – tre utila vekilo! La drinkemaj kaj esperantemaj festivuloj ne nur kunportis drinkaĵon, sed ankaŭ regionan manĝaĵon. Estis miksaĵo de kurbacoj kaj sekaj viandaĵoj kunportite de la francaj, katalunaj, germanaj kaj de la italaj esperantistoj, kaj nia kara Valentin kiu nuntempe volontulas en Slovakio kunportis la regionajn fumitajn fromaĝojn. Por deserto, la nederlandanoj kaj britoj kunportis diversajn lokajn dolĉaĵojn ke ĉiuj ĝuis.

franca tablo IJF
Nia ĉarma franca tablo dum la Internacia Verspero!
(Maldesktre al Dekstre: Marion, Jeanne, Gabin (supre), Alex (malsupre), Michael-Boris, Pŝemk, Ines, Valentin)

Post la manĝumado, la organizantoj proponis du ludojn; Esperanto Jeopardy, derivo de la populara usona televia ludo, kie la organizanto de la ludo donis al ni la respondon kaj ni devis diveni la demandon. La venkisto de la ludo recevis ĉarman pictranĉilon kaj diversajn esperantaĵojn de la organizantojn. Ankaŭ estis muzikan ludon, kie kvar teamoj de diversaj esperantistoj devis diveni la muzikpecojn el dek sekundo peceto de esperantlingva aŭ itallingva kanto. En tiu ĉi ludo, la tuluzana sperto de nia ĉiu lunde radio elsendo multe helpis, kaj la teamo kun la sperto de la tuluzanoj progresis komforte al la dua rondo, kie la sperto de pli spertaj, kaj pli rapidaj esperantistoj, platigis nin per sia muzika scio en la fina rondo por venki la konkurson. 

Por mi, tiu ĉi renkontiĝo vere montris al mi esperantan kulturon, kaj mi vere ĝin spertis. Ne nur mi lernis pri kiel engaĝiĝi kun demokratiko kadre de mia trejnado, sed mi ankaŭ spertis la interamikecon kaj interkomprenon ke oni nur povas sperti pro la kunigado per lingvo – tiu ĉi ne estas nur trajto de esperanto sed de lingvoj ĝenerale, kaj vere estas danke al esperanto ke mi povis sperti ĝin pli facile.

June kaj Kune!
Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°284
Sekva afiŝo:Poliglotkunveno 2022: la Aventuroj de EKC-Volontulo en Poliglotio

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Sur la linio Sur la linio 4,30€
  • Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe 12,60€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.