Esperanto-Magazino N°284

Omaĝo al la viktimoj de la Deportado, kaj nova rubriko : Demandu/Demandez-nous.

Kun Moana, Charlotte, kaj Antoine.

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

  1. ETERNE RIMA – Elspezoj (Por La Rep)

>> Kio novas? 

2. GIJOM ARMIDE – La Neregxojigeblulo (Nenifar)

>> Historio

Ĉiujare, la lasta dimanĉo de aprilo estas dediĉita al la Tago de Memoro de la Viktimoj de Deportado de la dua mondmilito. Ĉi foje, Moana decidis rakonti al ni pri la Departementa Muzeo de Rezisto kaj Deportado en Tuluzo.

3. PERSONE – Sola en vaku’ (Sen)

>> Demandu/Demandez-nous

Demandu/Demandez-nous estas la nova rubriko de Esperanto-Magazino. Vi sendis al ni viajn demandojn pri Esperanto, ĝia kulturo, ĝia influo, kaj pri nia asocio. Ni respondis al ili!

Ne hezitu sendi al ni pliajn per niaj sociaj retoj, ni respondos ilin en la venontaj elsendoj.

4. SUPERNOVA – Mizera Tim (SUPERNOVA)

>> Agendo

Pli da informoj ĉi tie

5. AMINDAJ – Chie estas amo (Amindaj amas vin)

Print Friendly, PDF & Email