Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

SemEo – Esperanto-semajno de Tuluzo

14/03/2016 Antoine Blogo

De la 22 de marto ĝis la 2 de aprilo 2016 okazos la Esperanto-Semajno en Tuluzo. Dum la semajno, oni proponos diversajn renkontiĝojn, atelierojn kaj aranĝojn. Ni invitasĉiujn eksterlandajn esperantistojn partopreni nian semajnon kaj alporti al ĝi eĉ pli internacian etoson.

Jen la programo de la semajno

Mardo 22-a de marto : Informtablo en la Universitato Jean Jaurès (Lingvoj kaj homaj sciencoj)

Ĵaŭdo 24-a de marto :Skype-renkontiĝo kun esperantistaj partoprenontoj alfestival IJFkiu okazos samtempe en Italio, pri la temo de la “moviĝivo de Europaj junuloj”. Vendredo 25-a de marto : Informtablo en la Universitato “Paul Sabatier” (scienca)

Sabato 26-a de marto(10h00) : Vizito de laSpacurboen esperanto, gvidita de Marc kaj Morgan. Pikniko surloke. Eniro : Senpaga por eksterlandanoj (kontraŭ 21&euro kutime) Registriĝo necesa

Lundo 28 de marto (20h00 – 21h00) :Radio-elsendo vive 20h-21hĉe “Canal Sud” kun pluraj gastoj pri la temo “Vojaĝo”. Aŭskultebla ankaŭĉe canalsud.net.

Mardo 29-a de marto Renkontiĝo kun Saaed Ahmad, verkisto kaj esperantisto pakistanano. Saeed prelegos pri la vivo en Penĝaba vilaĝo de kie li devenas. en “local du 36”, rue Bernard Mulé je 18h30 (poste ni proponos komunan manĝon surloke)

Merkrede 30-a de marto: Ateliero por infanojen iu infancentro Merkrede 30-a de marto por malkovri aŭ praktiki esperanton, (en partnereco kun Toulangues) en la Asocio-domo de Arnaud Bernard.

Vendredo 1-a aprilo Aperitivo-koncertokun la groupo(Mondo muziko en mondo-lingvo) La vortoj kiuj povus plej simple difini la muzikgrupon “Vojaĝo” estas “Vivĝojo”, “Esperanta lingvo” kaj “Naturo”. Efective, tiu grupo, kiu venas el Toulouse, urbo el la sudo de Francio, portas en siaj bagaĝoj muzikon kun latinaj akĉentoj kaj komunikema vervo. Tiuj kvin muzikistoj, (Gilles Benard : klavaroj, Jean-Claude “Ĝuzepe” Patalano : saksofonoj/klarneto/fluto, Didier Kerboull : basgitaro, Pascal Marceillac : drumo, Julien Fisher : perkutiloj) decidis dediĉi sian arton al la kundivido de la ideoj – pere de la internacia Esperanta lingvo – kaj al la protektado de la naturo. Tiu donacema miksaĵo kun subtilaj kaj varmaj komponaĵoj invitas vin, al feliĉa kaj trankvila promenado, el la kerno de Amazonio ĝis mediteranea marbordo, de la sinkopaj ritmoj de sambo ĝis la influoj de ĵazo aŭ la virtuozo deĉoro. Vera vojaĝo, for, for… porĉirkaŭiri la teron kiun oni amas. Aperitive : okcitana baleto kun akompanita de la Bracabodegaires (sakŝalmoj) okaze de la apero de sia nova bita albumo “jOmO okcitanas” la unuan de aprilo.

Eblas antaù mendi la kodon ĝis la 23 avrilĉe: http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/ + ludoj, ekspzocioj, projekcio-video, internacia bufedo de 19h (Partopreno : 5 eŭroj) Sabato 2 de aprilo (10h00- 18h00) : Partopreno al la evento “Arbre de las lengas” Salono Mistral – Metrostacio Carmes (organizo : ArPoèmes Mediterranèa) Sabato 2 de aprilo(14h00- 15h30) : “Malkovri Esperanton ” en la Niel asocio-domo.Registriĝo necesa

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:SemEo – Semaine de l’Espéranto 2016
Sekva afiŝo:Infanateliero por malkovri esperanton

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Doktoro Espéranto Doktoro Espéranto 7,20€
  • Ekoturisma vortaro Ekoturisma vortaro 6,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.