En ĉi tiu epizodo, intervjuo kun Jeanne kiu rakontos al ni pri ŝia sperto kiel volontulo por EKC kaj TEJO kaj ŝia sperto kiel instruistino ĉe KEKSO. Rubriko “Kuriozaĵoj” en la vortaro “Aga magéra difúra. Dizionario delle lingue immaginarie”. Legado en Esperanto de eltiraĵo el la libro “Vento ferido en la galega” de Carlos Casares. La novelo estas “La milit-ludo”.
Gastoj : Jeanne
Kun Marion, Daniela kaj Sarah
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
PROGRAMO :
01 – La pafklik – Fek la Esperanto – Komerca
>> Kio Novas ?
- La Internacia Tago de Toleremo kiu okazis la 16-an de novembro
- Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) kiu okazos en Tieso, Senegalo, de la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022.
- SAT-Amikaro
02 – La longa vico
>> Renkontiĝo
Intervjuo en Esperanto:
- Jeanne
Vi povas aŭskulti la resumojn en la franca fine de ĉiu intervjuo.
03 – Tro – Ale kaj Vojaĝo – Raukaj krioj de la ver’
>> Kuriozaĵoj
Malkovro de la vortaro “Aga magéra diffúra. Dizionario delle lingue immaginarie”.
04 – Unutona sambo
>> Legado
Legado en Esperanto de eltiraĵo el la libro “Vundita vento” de Carlos Casares. La novelo estas “La milit-ludo”.
05 – BaRock projekto – Sovagha animo
>> Agendo
Pli da informoj ĉi tie kaj eventaservo.org
06 – Napokapoj