SEMEO 2022 : La Esperanto-semajno revenas en Tuluzo!

SEMEO 2022 : La Esperanto-semajno revenas en Tuluzo!

When

10/03/2022 - 20/03/2022    
Toute la journée

Event Type

La esperanto-semajno de Tuluzo revenos meze de Marto por la 7a fojo! Per eventaro malfermita al ĉiuj, esperanto-parolantoj aŭ ne, ni lumigos la esperantistajn valorojn, kulturon kaj movadon pere de debatoj, lingvofestivaleto kaj pli.

Trovu la tutan programon en nia retejo en la rubriko: Eventoj!

La programo de 2022 :

Ĵaŭdo la 10a de Marto ĝis lundo la 14a de Marto = Renkontiĝo kun la Erasmus+ Projekto Reta Edukado Nun

Ĵaudo la 10a de Marto : 12h-15h = Informtablo ĉe la universitato Jean Jaurès

Vendredo la 11a de Marto : 18h-19h = Poezia kaj plurlingva renkontiĝo

Sabato la 12a de Marto : 11h-12h30 = Malkovrateliero

Sabato la 12a de Marto : 19h30 = Ludovespero ĉe BlastoDice

Dimanĉo la 13a de Marto : Vizito de Tuluzo kun la parteneraj de Reta Edukado Nun

Lundo la 14a de Marto : 20h – 21h = Esperanto-Magazino N°280

Mardo la 15a de Marto : 19h30 = Lingvokafejo

Merkredo la 16a de Marto : 12h-15h = Lingvo-festivaleto

Merkredo la 16a de Marto : 18h-21h = Vikipedio Ateliero

Ĵaudo la 17a de Marto : 12h30-13h30 = Prezento de la asocio E@I

Ĵaudo la 17a de Marto : 18h = Lingvopolitika debato (prokrastita, okazos en aprilo)

Vendredo la 18a de Marto : Renkontiĝo kun la Erasmus+ Projekto VOLade

Sabato la 19a de Marto ĝis dimanĉo la 20 marto : Printempa staĝo en Arrout

Ne hezitu sekvi nin en sociaj retoj kaj kontakti nin por pliaj informoj!

Print Friendly, PDF & Email

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.