La 13-an de majo ni vizitis Esperanto-kultur-centron en Montpeliero/Centre culturel espéranto de Montpellier.
Tiam okazis ilia monata kunsido, kiun ni ĉeestis – unue ni aŭskultis priparoladon de iliaj planoj kaj eventoj kaj poste kundiskutis eblajn komunajn planojn kaj agadon. Interalie temis pri Ĝenerala asembleo de federacio. Pri la dato ni informos, kiam ĝi certos.
Ni ankaŭ parolis ekzemple pri volontulado kaj kursoj de Esperanto, sed pri tio jam dum manĝado de kunhavigata tagmanĝo kaj vizito de la urbo – ni bonŝancis esti tie dum festivalo de libroj (La Comédie du Livre) kaj ne tre bonŝancis je mallonga pluvego, sed fine ni ekskursis en granda parto de la urbo kaj vidis ekzemple la kongresejon Le Corum kie okazis la UK en 1998, la placon de la Comédie kaj Katedralon Saint-Pierre.
Dankon al Gilles, Jean-Marie, Martine… kaj al aliaj kaj ĝis baldaŭ!