Fine de majo okazis jam 30-a lingvoforumo sur la placo de Capitole. Ni partoprenis la tutan tagon por paroli pri Esperanto kaj nia agado. Ni tiel renkontiĝis ankaŭ kun homoj, kiuj jam scietis pri Esperanto, kaj ankaŭ kun tiuj, kiuj neniam aŭdis pri ĝi. La placon vizitis ne nur Tuluzanoj, sed ankaŭ turistoj de alia parto de Francio aŭ de aliaj landoj, do ni povis ankaŭ praktiki plurajn lingvojn kaj dum paŭzetoj viziti aliajn standojn.
Arno: “Sub tendego meze de la Placo aŭdiĝis poezioj en diversaj lingvoj: libana araba, malagasa, kataluna, gaskona, Esperanto, ktp. ĝis tambura ensemblo tiom bruegis ke ne plu aŭdiĝis la poezioj. En Esperanto estis prezentita “la landoj ekzistas ne” de Morice Benin.”