Fine de majo ni renkontiĝis en la kvartaldomo de Rangueil por kune verketi. Ni elektis 5 hazardajn vortojn de vortaroj, dum proksimume 10 minutoj skribis tekstetojn, poste legis ilin laŭte kaj komentis ilin. Estis interese ion elpensi rapide kaj ankaŭ poste kompari, ĉu ni skribis ion similan.
Jen kelkaj ekzemploj:
Vortoj: Kasedo, neniel, spico, reflekti, ruk
“Iam estis kasedo kiu enuis en kofro de forĵetotaĵoj. Ne plu estis kasedilo por leki ŝian bendon. Iam oni ĵetis apud ĝin piprujon kies kapo ne nur truis sed ankaŭ estis fendigita. En unu nokto, ili enamiĝis kaj promesis unu la alian eternan amon. Malfacilas reflekti kiel forta kaj sincera estis ilia amo. La piprujo ŝatis spicajn rakontojn, la kasedo havis multajn en sia memoro. Neniel oni kredus min sed unu tagon antaŭ la forĵetado de la kofr-enhavo, la du amantoj sukcesis fuĝi el la kofro. Per sia fendigita kapo, la piprujo pinĉis la bendon de la kasedo kaj ĵetis ĝin ekster la kofron. Poste, Ho ruk, Ho ruk, la malpeza kasedo pene sukcesis elhisi la pezan piprujon. Tio, kio okazis al ili poste, malfeliĉa sola ŝtrumpeto kiel mi, ne povos rakonti al vi.”
“Mi spektis grupeton da homoj kiuj provis tirante ŝnuregojn elmeti aŭton el ravino, kien ĝi duonfalis. Eĥoataj krioj Ho ruk tre bone reflektis ilian penon. Kiam ili preskaŭ sukcesis, en aŭto-radio ŝajne moviĝetis kasedo. La muziko neniel helpis savi la aŭton, sed aldonis iom da spico al tiu mia spektaklo.”
Vortoj: Kokolobo, feo/feino, balai, murmuri, ciklo
“En la granda ciklo de fabeloj, sorĉistinoj flugas per balailo, feinoj flugas sen balailo, elfoj murmuras al infanoj el sub folioj de kokolobo. En mia rakonto, feino balaas kokolobajn foliojn kiuj kovras ŝian terason murmurante aĉajn sortojn al la najbaraj infanoj. “