Ĉi-semajne malkovru la novaĵojn, aŭskultu niajn rubrikojn pri rakonto de Ruĝkufulineto kaj pri historio de la Katarismanoj, kaj kiel kutime la agendo por fini.
Kun: Emma, Frico kaj Niko!
Podkasto de la 15-a de aprilo 2024:
Por aŭskulti la podkaston ĉe Jutubo klaku ĉi tie.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
Pli da informoj pri la elsendo
PROGRAMO:
1- Frico – Urĝaĵo
>> Kio novas
- Intervjuo de Esperanto Aktiv’ kun Michel Basso, unu el la organizantoj de la venonta Eŭropa Esperanto-Kongreso
- Esperanta traduko de la libro “Elementaj principoj de milita propagando: uzeblaj dum malvarma, varma aŭ varmeta milito…”, de Anne Morelli
- 107a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof
- Reklamprezo de enkonduko por mendi la Esperanta traduko de “La mil kaj unu noktoj”
2- Jonny M – Regestilo (Regestilo)
>> Rubriko pri rakonto de Ruĝkufulineto
3- JoMo – La Bambo (JoMo Friponas)
>> Historia rubriko pri la Katarismanoj
4- Solotronik – Skotlandia (Kompendium)
>> Agendo
- De la 26-a ĝis la 29-a de aprilo, RETOSO, la reta evento de Tejo
- La 16-an de aprilo, kunsido kaj manĝo-klaĉo en L’Envolée
- La 23-an de aprilo, Lingvokafejo en trinkejo Le Cactus
5- Igor Wasilewski – Planedo Esperanto (Elektronika Kompilo)