De julio 1928 ĝis julio 1932 Lucien Péraire, elirinte el Liono, biciklis ĝis ektrema Oriento : Japanio, Ĉinio, Vjetnamo kaj Indonezio uzante esperanton kaj diskonigante la internacian lingvon.
Malhelverde Lucien Péraire bicikle, helverde Lucien Péraire kun Paul Posern bicikle. Ruĝe Lucien per relbiciklo sur la transsibera fervojo. Blue ŝipe. Nigre : trajno kaj aliaj transportiloj. Lucien ekvojaĝis kiam li legis anoncon de Paul Posern kiu proponis fari biciklan vojaĝon. Lucien unue biciklis al Germanio kie li renkontis Posern, kaj de tie ili kune biciklis ĝis Novorossijsk. Lucien tiam devis iri al Moskvo por renovigi sian vizon. Por veturi tra Siberio li konstruis “relbicikon” ĉar la sola ebla vojo estis la fervojo.
Dum sia vojaĝo Lucien ofte uzis esperanton renkontante homojn en ĉiuj landoj kiujn li vizitis kaj dank al kiuj li foje ricevis nemalhaveblan helpon.
Legu la artikolon pri Lucien Péraire en Vikipedio
La 8an de junio 2024 je la 11a okazis inaŭgura ceremonio de la statuo starigota memore al Lucien Péraire en lia naskvilaĝo Lavardac en Lot-et-Garonne, laŭ invito de la urbestro Ludovic Biasotto.
EKC partoprenis en la inaŭguro veturante per trajno ekirinte el Matabiau, kaj biciklinte de Agen al Lavardac. La inaŭguron sekvis kuna manĝo.
Mi volus danki la urbestron s-ron Ludovic Biasotto pro lia iniciatemo okizigi ceremonion de la starigo de monumento por Lucien Péraire. Survoje en sia bicikla mondvojaĝo, Péraire restis pli ol tri monatojn en Japanio kaj donis grandajn stimulojn al japanaj esperantistoj. Interalie li vizitis leprulejon proksime de Tokio, kaj rekte interparolis en Esperanto kun pacientoj, kiuj lernis esperanton, kaj donis al ili profundan impreson.
Mi, restante for de la loko, deziras kune gratuli la grandan bicikliston-esperantiston.