Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Français

Nova kunlaboro: Suzi, nova volontulino, prezentas sin!

02/07/2025 Simone Blogo

Kial nova volontulino?

Por inoj kiuj travivas perfortojn faritaj sur civitanoj kadre de la nuna konflikto en Goma RDC, iliaj opcioj por rekonstrui vivon estas tre limigitaj. Stabila laboro, psikologia subteno, kaj fizika sekureco ne facile troveblas en milito-zono. 

Estas pro tio ke la asocioj Asocia Nova Familio (RDK), EKC (Francio), kaj Esperanto Plus (Tanzanio) kunlaboras. Ni celas krei novan modelon, en kiu esperanto ebligas pozitivan estontecon al junuloj kiel Suzi.

Pri kio temas la projekto?

La projekto: Suzi iros al Esperanto-Plus en Tanzanio, tie kie ŝi povas fari ponton inter la du afrikaj landoj kaj esperantaj asocioj, kaj resaniĝi en paca loko. 

Samtempe, ŝi iĝas distanca volontulo de EKC, kaj kreos blogojn kaj enhavojn por la EKC-retejo pri ŝiaj aventuroj en nova loko, kaj ricevos financan subtenon dank’al reto de donantoj esperantistaj. Tio eblos kontraŭ nur eta kvanto da mono, pro la tre malsamaj vivkostoj en okcidenta Eŭropo kaj Tanzanio – kvanto kiel €100 monate permesas vivi tie.

Kiu subtenas la projekton?

Ĉi tiu oportuno eblis danke al la subteno de niaj internaciaj kaj esperantistaj retoj.

Grandegajn dankojn al Oscar, Joseph, kaj Sylvie el Irlando; al Lucas kaj Olivier el Francio; kaj Ines kaj Christoph el Germanujo; estas pro vi ke tiu projekto okazas, kaj ni elkore dankegas vin.

Se vi deziras pliajn informojn, kontaktu Simon per Telegramo aŭ per retpoŝto (maria()shiggins(@)outlook(.)com, forigu la krampojn).

Kaj nun, sen pli da ceterumado…

Suzi prezentas sin!

Saluton,

Mi nomiĝas Suzi.

Suzi, nova volontulino!

Kongolandano el DRK, loĝanta en la urbo Goma, mi laboras en la Asocio Nova Familio kiel zorganto por la infanoj, kiujn ĉi tiu asocio subtenas.

La infanoj de ANF

Dank’ al financa helpo de ANF, mi finis miajn universitatajn studojn antaŭ 9 monatoj pri publika sano, specife en la fako pri epidemiologio ĉe la Universitato de Goma (DRK).

Kiel esperantisto, mi volas plulerni por pli bone paroli kaj skribi ĉi tiun lingvon. Mi ankaŭ volas lerni aliajn lingvojn kaj malkovri novajn spertojn enkadrigitajn de kulturoj kaj modoj. Mi povas paroli pri nia kongola kulturo kaj aliaj afrikaj kulturoj dum horoj aŭ tagoj, depende.

La Universitato de Goma, RDK.

Post la fruktodonaj kontaktoj kun Simon, mi estas feliĉa kaj kontenta malkovri Esperanto-Kultur-Centron kaj iĝi nova volontulo tie.

Suzi en julio 2025 kun tiu ĉi artikolo, kiun ŝi verkis permane.
Ĝin poste fotis ANF-membro, kiu sendis al EKC-membro, kiu postposte transkribis ĝin.

En mia libera tempo, mi ĝuas plekti, prizorgi infanojn, malkovri belajn pejzaĝojn, kaj ankaŭ renkonti novajn homojn. Vi povas trovi min kantanta sola, aŭ dancanta laŭ muziko (precipe kongola rumbo) kaj farante novajn malkovrojn.

Dankon.

– Suzi


Ekde junio 2025, ni preparas la vojaĝon al Tanzanio. Dank’al la subtenantoj (Oscar, Joseph, Sylvie, Olivier, Lucas, Ines, Christoph), ni kolektis ĝis nun sufiĉe da mono por aĉeti por Suzi uzitan poŝtelefonon, por ke ŝi povu sekure vojaĝi de Goma tra Ruando al Tanzanio. Tio ankaŭ ebligos al ŝi verki artikolojn sen bezono de transskribo, kaj fari fotojn kaj filmetojn por blogoj. La venonta paŝo nun estas finado de la necesaj administraĵoj kaj aĉetado de la biletoj por la vojaĝo!

Ĝis baldaŭ por pli da novaĵoj pri la aventuroj de Suzi!

Print Friendly, PDF & Email
association nouvelle familleesperanto plussuzi nous écritvolontuloj-sinprezentas

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Lingvoforumo de Tuluzo
Sekva afiŝo:Suzi verkas! KONGA RUMBO, melodio kiu elvokas la animon de kontinento 

Soutenez-nous via Hello Asso
Aliĝu /Adhérez - Donacu / Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Ebono - Raportoj el Afriko Ebono - Raportoj el Afriko 22,50€
  • Parizo lumurbo kaj ombraj zonoj Parizo lumurbo kaj ombraj zonoj 2,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.