La 11-an de januaro, la volontuloj de EKC vojaĝis al Beziero kune. Tie ni estis varme bonvenigitaj de la esperantistoj de la regiono Okcitanio, kiuj kun ni dividis bongustajn galetojn kaj interesajn diskutojn.
La tago komenciĝis per nia partopreno kun aliaj membroj de la asocio en la Asembleo de la Federacio de Esperantistoj en Okcitanio. Dum la tagmanĝo, ni ĝuis diversajn specojn de vegetaraj picoj, akompanitaj de la plej bonaj vinoj de la regiono. Por deserto, ni restis en la festotemo kun pli da galetoj de la reĝoj. Kaj jen surprizo: mi trovis la faman “favaĵon” en mia porcio, fariĝante mi la reĝino de la tago!
Posttagmeze, ni aŭskultis interesan prelegon de Saïd kaj Marianne Balouchi, kiuj rakontis sian unikan vivhistorion: kiel Esperanto estis la ponto, kiu kunigis ilin kaj formis ilian vivon.
La tagon ni finis kun energia kaj ĝojplena koncerto de JOMO, kiu plenigis la ejon per dancoj, entuziasmo kaj muzika vigleco. Estis evento riĉa je amikeco, kulturo kaj ĝojo.
Ĝis la revido!