Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

60 jaroj de CBE: movada novaĵoj en Okcitanujo

22/01/2025 Anna Blogo
Voluntuloj de EKC dancante

La 11-an de januaro, la volontuloj de EKC vojaĝis al Beziero kune. Tie ni estis varme bonvenigitaj de la esperantistoj de la regiono Okcitanio, kiuj kun ni dividis bongustajn galetojn kaj interesajn diskutojn.

La tago komenciĝis per nia partopreno kun aliaj membroj de la asocio en la Asembleo de la Federacio de Esperantistoj en Okcitanio. Dum la tagmanĝo, ni ĝuis diversajn specojn de vegetaraj picoj, akompanitaj de la plej bonaj vinoj de la regiono. Por deserto, ni restis en la festotemo kun pli da galetoj de la reĝoj. Kaj jen surprizo: mi trovis la faman “favaĵon” en mia porcio, fariĝante mi la reĝino de la tago!

Posttagmeze, ni aŭskultis interesan prelegon de Saïd kaj Marianne Balouchi, kiuj rakontis sian unikan vivhistorion: kiel Esperanto estis la ponto, kiu kunigis ilin kaj formis ilian vivon.

La tagon ni finis kun energia kaj ĝojplena koncerto de JOMO, kiu plenigis la ejon per dancoj, entuziasmo kaj muzika vigleco. Estis evento riĉa je amikeco, kulturo kaj ĝojo.

Ĝis la revido!

Print Friendly, PDF & Email
bezieroRencontrerenkontiĝo

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:BEMI-trofeo 2024 aljuĝita al EKC
Sekva afiŝo:Mia sperto en Bjalistoko : taglibro de una voluntulo

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Kiel diri en la kroata...? Kiel diri en la kroata...? 2,00€
  • La vort-teorio esperanto La vort-teorio esperanto 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.